De la 18a ĝis la 19a de novembro, la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20 (G20) okazos en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, kun la temo "Konstrui Justan Mondon kaj Daŭrigeblan Planedon".
Kian rolon ludas Ĉinio en la disvolva procezo de G20? Kiajn defiojn la monda ekonomio nun alfrontas? Post kiam ni komprenas ĉi tion, ni povas pli bone kompreni kial la mondo tiom aspiras la voĉon de Ĉinio ĉe ĉi tiu pintkunveno.
Kiel unu el la gravaj forumoj por internacia ekonomia kunlaboro, G20 konsistas el ĉefaj evoluintaj ekonomioj kaj emerĝantaj merkataj ekonomioj de la mondo, kovrante proksimume 85% de la tutmonda produktovaloro kaj du trionojn de la monda loĝantaro. En la lastaj jaroj, G20 iom post iom transformiĝis de krizoresponda mekanismo al longtempa regada mekanismo, fariĝante grava platformo por antaŭenigi fortan, daŭrigeblan, ekvilibran kaj inkluzivan kreskon de la tutmonda ekonomio.
Evoluo estas ŝlosila afero por ajn lando. En kunlaboroj de G20, Ĉinio ĉiam fokusiĝas pri disvolvado, kio estas evidenta karakterizo. En laborgrupo "Batali kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco" proponita de Brazilo, gastiganto de la Pintkunveno de la G20, Ĉinio multfoje kundividis kaj interŝanĝis politikojn kaj teknologiajn novigojn pri redukto de malriĉeco, kaj estas unu el la plej aktivaj kaj elstaraj membroj.
Estas menciinde, ke Ĉinio ĉiam emfazas novigan disvolviĝon, precipe ciferecan ekonomion kaj verdan disvolviĝon. Krome, Ĉinio alvokas antaŭenpuŝi internaciajn kunlaborojn en verda kaj malaltkarbona disvolviĝo, mediprotektado, transformiĝo de energio, traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj. Unu el la grava tagordo de la pintkunveno en Rio-de-Ĵanejro estas diskuti tutmondan verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon.
Regado estas alia ŝlosila vorto por kompreni la rolon de Ĉinio. En la kadro de G20, Ĉinio ĉiam subtenas praktikon de vera multflankismo kaj persistas en la tutmonda regada koncepto pri komuna konsiliĝo, komuna konstruo kaj kundivido. Ĉinio laboras por fari tutmondan ekonomian regadon pli justa kaj racia, kaj la voĉon de "Tutmonda Sudo" pli laŭta. Kaj tio estas la principo de G20 pri reciproka respekto, egala kunlaboro kaj reciproka profito, iniciatita de Ĉinio, por konstrui justan mondon kaj subteni pli grandan disvolviĝon de “Tutmonda Sudo”
Povas esti videble, ke la temo de ĉi-jara Pintkunveno de G20 estas akorda kun konceptoj kaj politikoj pri disvolviĝo de Ĉinio. Dum la pintkunveno, Ĉinio laboras kun ĉiuj partioj por serĉi komunan disvolvadon kaj kune proponi justan kaj ordan mondan multpolusiĝon kaj universale utilan kaj inkluzivan ekonomia tutmondiĝo. La mondo atendas, ke Ĉinio alportos pli da saĝo kaj forto al la komuna disvolviĝo de ĉiuj landoj kaj tutmonda regado.