APEK-membroj postulas efikan plurflankan kunlaboron
Pluveta Publikigita: 2024-11-18 03:43:55

Membroj de APEK sabate kune alvokis efikan plurflankan kunlaboron, ĉar la kampoj inkluzive de komerco kaj investo, medio, nutraĵa sekureco kaj energia sekureco alfrontas defiojn.

Ili faris la rimarkojn en la Deklaracio de Maĉupikĉuo de Gvidantoj de APEK en 2024 publikigita post la 31-a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en Limao, Peruo.

La deklaracio diris, ke senprecedencaj kaj rapidaj ŝanĝoj daŭre formas la mondon hodiaŭ. Ĉi-rilate, gvidantoj de APEK-ekonomioj rimarkis la gravajn ŝanĝojn tuŝantajn la kampojn kiel ekzemple komerco kaj investo, medio, nutraĵa sekureco kaj energia sekureco.

"Efika plurflanka kunlaboro estas eĉ pli grava en ĉi tiu kunteksto," ĝi notis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree