Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe, ke li tre ĝojas esti invitita de prezidento Luiz Inacio Lula da Silva veni al bela Brazilo por ĉeesti la 19an Pintkunvenon de Gvidantoj de G20 kaj fari alian ŝtatviziton al Brazilo.
Xi faris la rimarkojn en skribita parolado post sia alveno por la 19a Pintkunveno de G20 kaj ŝtata vizito al Brazilo.
Xi diris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj progresantaj manenmane. Kiel du ĉefaj evoluantaj landoj en la orienta kaj okcidenta hemisferoj, kvankam la du landoj estas apartigitaj de vastaj oceanoj, ili estas altiritaj unu la alian.
Li diris, ke en la lastaj jaroj, sub la strategia gvidado de prezidento Lula kaj li, daŭre profundiĝis politika reciproka konfido inter la du landoj, pragmata kunlaboro donis fruktodonajn rezultojn, interpopola kaj kultura kunlaboro efektiviĝis en multaj lokoj, kaj tradicia amikeco antaŭenpuŝis viglecon en nova epoko.
Li aldonis, ke Ĉinio kaj Brazilo kune altigis la voĉon de justeco por la "Tutmonda Sudo" internacie kaj faris gravajn kontribuojn por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon de la mondo.
Xi diris, ke dum Ĉinio kaj Brazilo festas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj ĉi-jare, la rilatoj inter la du landoj staras en grava historia vojkruciĝo antaŭenportanta la pasintecon kaj kuniganta la estontecon.
Li diris, ke li atendas havi profundan interŝanĝon de opinioj kun prezidento Lula pri plifortigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, antaŭenigo de sinergio de disvolvaj strategioj de la du landoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj de komunaj interesoj.