Xi Jinping: Ĉinio tenas altan stabilan kaj kontinuan politikon pri Germanio
Mirinda Publikigita: 2024-11-19 23:12:58

La 19an de novembro laŭ la loka tempo en Rio-de-Ĵanejro, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz dum la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20. 

Xi emfazis, ke Ĉinio tenas altan stabilan kaj kontinuan politikon pri Germanio kaj volas, kune kun Germanio, persisti en respekto de kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de unu al la alia, persiste serĉi la komunajn punktojn flanklasante la diferencojn kaj interlerni unu al la alia. Ĉinio rigardas Germanion kiel grava kunlabora partnero en antaŭenigo de ĉina modernigo kaj plue liveros al germanaj entreprenoj vastan merkatan oportunon. Ĉinio opinias, ke Eŭropo estas grava poluso en multpolusiĝa mondo kaj sin dediĉas al kunlaboro kun Eŭropo, man-en-mana trakto de defioj kaj antaŭenigo de kontinua, stabila kaj sana disvolvo de la ĉina-eŭropaj rilatoj. EU aldonis doganan imposton sur ĉinaj elektroveturiloj, kio vekis atenton de la mondo, Ĉinio ĉiam persistas en solvo de diverĝoj per dialogo kaj interkonsiliĝo kaj esperas, ke Germanio plkue ludos gravan rolon pri tio. 

Olaf Scholz esprimis esperon, ke Eŭropo kaj Ĉinio kiel eble plej frue solvos demandon pri elektroveturilo per dialogo kaj intertraktado kaj Germanio volas fari pozitivan klopodon por tiu celo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree