La 18an de novembro laŭ la loka tempo, dum la vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rio-de-Ĵanejro por la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kaj ŝtata vizito al Brazilo, la amaskomunikila agado por junuloj de landoj de Tutmonda Sudo malfermiĝis en Rio-de-Ĵanejro. La agado estis kune organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la Junulara Pintkunveno de G20 kaj la Ĝenerala Sekretariejo de la Prezidenta Palaco de Brazilo. La Iniciato pri Kunlaboro de Amaskomunikiloj de Landoj de Tutmonda Sudo por Antaŭenigi Konstruadon de Komunumo kun Komuna Estonteco por Homaro, subtenata kaj partoprenata de 215 amaskomunikilaj organizoj de 74 landoj, estis publikigita en malfermo de la agado. Proksimume 200 homoj, inkluzive de reprezentantoj el rondoj politikaj, amaskomunikiloj, kulturaj, sportoj, komercaj kaj industrioj kaj el pensfabrikoj de Brazilo, Argentino, Meksiko kaj aliaj landoj ĉeestis la malfermon.
Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG, diris en sia parolado, ke ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris en la 19a Pintkunveno de la Grupo 20, ke Ĉinio subtenas ok agadojn por tutmonda disvolviĝo. ĈKG volas labori kun aliaj amaskomunikiloj, rigardante la agadon kiel komunikan platformon, kiu permesas al junuloj de landoj de Tutmonda Sudo labori kune en kampoj de amaskomunikila komunikado, arta kreado, socia esplorado kaj sportaj interŝanĝoj ktp., por antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kaj kunlabori por krei pli bonan mondon kun komuna estonteco kaj daŭripova disvolvado.