Lunde ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping daŭrigis sian ĉeeston al la 19-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
En la diskuto pri "reformado de mondaj administracioj" en la dua sesio de la pintkunveno, Xi faris paroladon kun la titolo "Manenmane Konstrui Justan kaj Racian Tutmondan Administran Sistemon".
Xi montris, ke la pintkunveno de Gvidantoj de G20 jam trapasis 16 jarojn. Ĉe la nova startpunkto, G20 devas daŭrigi la pasintecon, enkonduki la estontecon, malfermi novajn perspektivojn, kaj plue servi kiel la progresinta forto por perfektigi tutmondan administradon kaj antaŭenigi la historion.
Li elmentis, ke G20 unue perfektigu mondan ekonomian administradon kaj konstruu kunlaboran mondan ekonomion, due perfektigu financan administradon kaj konstruu stabilan mondan ekonomion, trie perfektigu mondan komercan administradon kaj konstruu malferman mondan ekonomion, kvare perfektigu mondan diĝitan administradon kaj konstruu kreivan mondan ekonomion, kaj kvine perfektigu mondan ekologian administradon kaj konstruu mondan ekonomion amikan al ekologio.
Xi montris, ke ankaŭ monda sekuriga administrado estas grava konsistiga parto de monda administrado. G20 devas subteni UN-on kaj ĝian Sekurean Konsilion ludi grandan rolon kaj subteni ĉiujn klopodojn utilajn al paca solvo de krizoj.
Brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva prezidis la kunvenon. Kaj estis pasigita "Deklaracio de Pintkunveno de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro".