Lunde ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis la duan etapon de la Pintkunveno de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro. En la kunveno Xi faris paroladon kun la titolo “Manenmane Konstrui Justan kaj Racian Tutmondan Administran Sistemon”.
Xi diris, ke ni devas aktive antaŭenigi la regulojn de la Monda Komerca Organizo, kiuj progresas kun la epoko. Ni devas ne nur solvi longtempajn nesolvitajn problemojn, sed ankaŭ aktive esplori kaj formuli novajn regulojn por la estonteco, kaj plibonigi la aŭtoritatecon, efikecon kaj rilatecon de la multflanka komerca sistemo. Ni devas eviti politikigon de ekonomiaj aferoj kaj disapartiĝon de la tutmonda merkato, kaj eviti la praktikadon de protektismo en la nomo de verda kaj malaltkarbona disvolviĝo.
Xi diris ankaŭ, ke la Grupo 20 devas subteni la Unuiĝintajn Naciojn kaj Sekurecan Konsilion ludi pli grandan rolon kaj subteni ĉiujn klopodojn, kiuj kondukas al paca solvado de krizoj. Ni devas sekvi la principon "ne disvastigi la batalkampon, ne eskaladigi la militon kaj ne kolerigi aliajn partiojn" por mildigi la krizon en Ukrainio kaj serĉi politikan solvon.
Jen la tuta teksto de la parolo.
Full text: Xi Jinping's speech during Session II of the 19th G20 Summit