Xi Jinping intervidiĝis kun bolivia prezidento Luis Arce
Qiujieming Publikigita: 2024-11-19 21:38:10

La 19an de novembro laŭ la loka tempo en Rio-de-Ĵanejro, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun bolivia prezidento Luis Arce dum la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Bolivio estas bonaj amikoj kaj bonaj fratoj. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter la du landoj konservis bonan disvolvadon. La du flankoj firme subtenis unu la alian pri aferoj, kiuj koncernas la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn. La komuna konstruado de la “Zono kaj Vojo” donis fruktojn kaj alportis pragmatajn profitojn al la du popoloj.

Xi rimarkis, ke Ĉinio subtenas Bolivion sendepende esplori disvolvan vojon, kiu konvenas al ĝiaj naciaj kondiĉoj, kaj pretas preni la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio venontjare kiel oportunon por antaŭenigi tradician amikecon kun Bolivio, profundigi strategian reciprokan konfidon, vastigi reciproke utilan kunlaboron, kaj gvidi ĉina-bolivian strategian partnerecon al nova nivelo.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas la integrigan konstruadon de Latin-Ameriko kaj volas kunlabori kun Bolivio por plifortigi la konstruadon de la Ĉina-Latinamerika Forumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree