La 18an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris en la 19-a Pintkunveno de la Grupo 20, ke Ĉinio subtenas ok agadojn por tutmonda disvolviĝo.
Unue, labori kun aliaj landoj por altkvalita konstruado de la "Zono kaj Vojo", plue konstrui tri-dimensian reton de interligo kaj interlaboro, preni la Verdan Silkan Vojon kiel gvidadon kaj injekti energion en la Ciferecan Silkan Vojon.
Due, efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, konstrui la esploran centron de "Tutmonda Sudo", daŭre subteni evoluantajn landojn kaj profundigi pragmatajn kunlaborojn en diversaj kampoj kiel redukto de malriĉeco, nutraĵa sekureco kaj cifereca ekonomio.
Trie, subteni disvolviĝon de Afriko. La Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, Pekino, deklaris dek ĉefajn partnerajn agadojn de Ĉinio kun Afriko por antaŭenigi modernigon en la venontaj tri jaroj kaj doni financan subtenon por ĉi tio.
Kvare, subteni internacian kunlaboron en redukto de malriĉeco kaj nutraĵa sekureco. Ĉinio decidis aliĝi al la "Tutmonda Alianco Kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco", subteni daŭran okazigon de la Ministra Kunveno pri Disvolviĝo de Grupo 20, kaj daŭre gastigi la Internacian Konferencon por Redukti Manĝaĵan Perdon kaj Malŝparon.
Kvine, Ĉinio, kun Brazilo, Sud-Afriko kaj Afrika Unio, kune lanĉis la "Iniciaton por Malfermi Sciencan Internacian Kunlaboron" por antaŭenigi rezultojn de tutmonda scienca kaj teknologia novigado profiti "la Tutmondan Sudon."
Sese, subteni Grupon 20 fari pragmatan kunlaboron por profitigi la "Tutmondan Sudon", subteni la laboron de la Esplora Centro de G20 en Pekino, kaj subteni ĉiujn partiojn kunlabori en la kampoj de cifereca edukado, muzea ciferecigo, kaj ciferecigo de antikvaj libroj.
Sepe, efektivigi "kontraŭkoruptan agadplanon" de G20, kaj fortigi kunlaboron kun evoluantaj landoj pri kontraŭkoruptado.
Oke, Ĉinio plibonigos la sistemon kaj mekanismon de altnivela malfermo kaj vastigos unuflankan malfermon al la malplej evoluintaj landoj. Ĉinio deklaris, ke ĝi donos al la malplej evoluintaj landoj havantaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio nulo-tarifan traktadon de 100% de impostitaj produktoj.