Xi Jinping esperas: Ĉinio kaj Francio profundigos kunlaboran latenton
Mirinda Publikigita: 2024-11-19 23:25:14

La 19an de novembro laŭ la loka tempo en Rio-de-Ĵanejro, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron dum la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20. 

Xi diris, ke Ĉinio volas plue teni altnivelan kontakton kun Francio kaj plue profundigi kunlaboron kaj interŝanĝon pri kulturo, eduko, junuloj kaj aliaj kampoj por akceli interhoman ligon. Li esperas, ke la du flankoj bone utiligos mekanismojn kiaj altnivela ekonomia kaj financa dialogo, ekonomia kaj komerca komitato por profundigi kunlaboran latenton, fortigi komplektigon de avantaĝoj, taŭge solvi malkonsentojn kaj realigi reciprokan profiton kaj kungajnon. 

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri ukraina krizo. Xi diris, ke Ĉinio ĉiam esperas mildigi la konfliktan situacion kaj ne volas krizan superfluon kaj altigradiĝon de milito. Ĉinio daŭre ludos konstruivan rolon per sia maniero por militpaŭzo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree