Antaŭtagmeze de la 18a de novembro laŭ la loka tempo en Rio-de-Ĵanejro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio estas preta por labori kun ĉiuj partioj por konstrui justan mondon de komuna disvolviĝo.
Dum diskuto en la unua etapo de la 19a Pintkunveno pri “Batalo Kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco”, Xi diris, ke necesas esti pli da pontoj de kunlaboro kaj malpli “malgrandaj kortoj, altaj bariloj”, por ke pli kaj pli multaj evoluantaj landoj havu pli bonan vivon kaj realigu modernigon.
Xi diris, ke retrorigardante procezon de Ĉinio por redukto de malriĉeco, oni povas vidi la spiriton de persistemo kaj diligenta laboro, kaj tio montras, ke problemoj de malriĉeco en evoluantaj landoj povas esti solvitaj. Ĉinio povas gajni la batalon kontraŭ malriĉeco, kaj ankaŭ aliaj evoluantaj landoj povas fari tion. Jen estas la monda signifo de la venko de Ĉinio en batalo kontraŭ malriĉeco.
Por konstrui tian mondon, Xi alvokas krei malferman, inkluzivan kaj nediskriminacian medion por internacia ekonomia kunlaboro, akceli universale utilan kaj inkluzivan ekonomian tutmondiĝon kaj subteni evoluantajn landojn en pli bona integriĝo al cifereca, inteligenta kaj verda disvolviĝo por malgrandiĝo de diferenco inter Nordo kaj Sudo.
Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam estas membro de la Tutmonda Sudo, fidinda longdaŭra partnero de evoluantaj landoj, kaj ankaŭ estas praktikanto kaj aganto, kiu volas labori kun ĉiuj evoluantaj landoj por realigo de komuna disvolviĝo.
Tutmonda Alianco Kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco estas proponita en la unua etapo de la pintkunveno.