Denove ekiru de Rio, jen kiel Ĉinio antaŭenigas komunan disvolviĝon de la mondo
Pluveta Publikigita: 2024-11-19 23:27:13

De la lastaj tagoj la Pintkunveno de Gvidantoj de Grupo 20 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, altiris tutmondan atenton. La internacia komunumo pripensas, ke devone ekiru de Rio, kian mondon la homaro devas konstrui? Kiel konstruas tian mondon? Kiel iros la reformado de tutmonda administrado? Kian rolon la G20 devas ludi? En la pintkunveno okazinta lunde laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris gravan parolon liverantan klarajn respondojn de tiuj demandoj.

“Konstrui Egalan Mondon de Komuna Disvolviĝo” “Manenmane Konstrui Justan kaj Racian Tutmondan Administran Sistemon”, jen estas gravaj pledoj de Xi Jinping prezentitaj en la pintkunveno por antaŭenpuŝi komunan disvolviĝon de diversaj landoj. Xi deklaris, ke Ĉinio subtenas ok agadojn por tutmonda disvolviĝo. Samtempe prezidanto Xi klarigis la tutmondan administradan koncepton en la kampoj de ekonomio, financo, komerco, ciferenco, ekologia medio kaj tiel plu kaŭzante ampleksan resonancon de ĉiuj partioj partoprenantaj en la pintkunveno. Analizistoj opiniis, ke la pledoj kaj agadoj de Ĉinio injektis saĝon kaj impulson en la komunan disvolviĝon de la mondo, disponigis "vojmapon" por plibonigo de tutmonda administrado, reflektas profundan komprenon pri la monda ekonomia situacio kaj tendencoj de homa disvolviĝo, kaj montris la respondecon kaj agojn de la grava lando.

Havi bonan vivon kaj realigi modernigon estas la komuna serĉado de homoj de ĉiuj landoj. Tamen, en la lastaj jaroj, problemoj kiel la breĉo inter tutmondaj Sudo kaj Nordo, reprosperiĝo-diverĝo kaj teknologia disiĝo fariĝis pli elstaraj, kaj multaj evoluantaj landoj falis en problemojn. Lastatempa raporto publikigita de la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj montras, ke proksimume 733 milionoj da homoj tra la mondo alfrontis malsaton en 2023, kaj 1 el 11 homoj ne havis sufiĉan manĝaĵon. Kiel elimini malriĉecon? Tiurilate, la rakonto, ke Ĉinio eltiri 800 milionojn da malriĉuloj el malriĉeco, estas profunde enradikiĝinta en la korojn de la popolo. Tio ne nur multe antaŭenigas la kaŭzon de tutmonda redukto de malriĉeco, sed ankaŭ efike akcelas la disvolvan konfidon de la "Tutmonda Sudo" kaj igas homojn firme kredi, ke Ĉinio povas sukcesi kaj ankaŭ aliaj evoluantaj landoj povas sukcesi.

Neniu povas foresti sur la vojo al modernigo, kaj neniu lando povas resti malantaŭe. Denove ekiru de Rio, la G20 devus daŭre esti forto por plibonigi tutmondan administradon kaj antaŭenigi progreson de la historio. Kiel grava membro, Ĉinio daŭre antaŭenigos egalan kaj bonordan multpolusan mondon kaj ekonomian tutmondiĝon, kiu profitigas ĉiujn, lasante "ĉinan markon" kaj kontribuante "ĉinan potencon" en la procezo de realigo de komuna disvolviĝo kaj plibonigo de tutmonda administrado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree