Lunde en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la brazila Ministerio de Kulturo subskribis kunlaboran memorandon. La du flankoj atingis interkonsenton pri produktado de radiaj kaj televidaj programoj, disvastigo de kulturaj heredaĵoj kaj interŝanĝoj de laborantoj kaj teknologioj. Nome de la du flankoj, Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG, kaj Margareth Menezes, brazila kultura ministro, subskribis interkonsenton.
Shen diris, ke per la subskribo de la memordando, ĈKG atendas profundigi kunlaboron kun la brazila Ministerio de Kulturo sur kampoj de plivastigo de filma merkato, produktado de filmoj kaj televidaj dramoj kaj reklamo de kulturo kaj turismo, starigi ponton por reciproka lernado de la dulandaj civilizacioj kaj ligo de popolanoj, antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kaj kontinue solidigi bazon de publika opinio pri amikeco inter Ĉinio kaj Brazilo.