Xi : Eviti politikigon de ekonomiaj aferoj kaj disapartiĝon de tutmonda merkato
Lucia Publikigita: 2024-11-19 05:35:18

La 18an de novembro laŭ la loka tempo, prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 19an Pintkunvenon de Gvidantoj de G20 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.

Xi diris, ke ni devas aktive antaŭenigi la regulojn de la Monda Komerca Organizo, kiuj progresas kun la epoko. Ni devas ne nur solvi longtempajn nesolvitajn problemojn, sed ankaŭ aktive esplori kaj formuli novajn regulojn por la estonteco, kaj plibonigi la aŭtoritatecon, efikecon kaj rilatecon de la multflanka komerca sistemo. Ni devas eviti politikigon de ekonomiaj aferoj kaj disapartiĝon de la tutmonda merkato, kaj eviti la praktikadon de protektismo en la nomo de verda kaj malaltkarbona disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree