Posttagmeze de la 19-a de novembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Braziljon per speciala aviadilo por ŝtata vizito al Brazilo.
Kiam la speciala aviadilo atingis aerbazon en Braziljo, nome de brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva kaj la brazila registaro, la unua ministro de brazila prezidentejo, komandanto de la aerbazo, brazila justica ministro kaj aliaj altnivelaj oficialuloj varme bonvenigis prezidanton Xi.
Dekoj da artistoj ludis entuziasman muzikon akompanatan de tamburbatoj kun brazila trajto.