Xi kaj brazila prezidento ĉeestis al la subskriba ceremonio kaj renkontiĝis kun raportistoj
Lucia Publikigita: 2024-11-20 23:46:15

La 20an de novembro laŭ la loka tempo, prezidanto Xi Jinping kaj brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva ĉeestis al la subskriba ceremonio kaj renkontiĝis kun raportistoj.

Xi montris, ke ĉi tio estas lia kvina vizito al Brazilo. Antaŭ komenco de la vizito, li ricevis multajn leterojn de amikaj homoj el ĉiuj rondoj de Brazilo. La leteroj estas plenigitaj de la espero de la brazila popolo al la ĉina-brazila amikeco kaj iliaj atendoj por profundigi la amikecon inter la du landoj. Li diris, ke li faris koran, amikecan kaj fruktodonan interparolon kun prezidento Lula, kaj ili kune retrorigardis disvolvan procezon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo dum pasintaj 50 jaroj kaj konsentis, ke la rilatoj inter la du landoj estas en la plej bona periodo en la historio, montras pliiĝantan tutmondan, strategian kaj longdaŭran influon kaj fariĝas modelo de kunlaboro kaj kuniĝo inter evoluantaj grandaj landoj.

Xi diris, ke ili konsentis, ke la du landoj devas daŭre profundigi strategian reciprokan konfidon, firme subteni unu la alian pri kernaj aferoj implikantaj suverenecon, sekurecon, disvolvajn interesojn kaj aliajn aferojn, kaj antaŭenigi respektivan altkvalitan disvolviĝon.

Xi diris, ke ili konsentis, ke la du landoj devas kunordigi siajn disvolvajn strategiojn, profundigi kunlaboron en ŝlosilaj kampoj kiel ekonomio, komerco, financo, scienco kaj teknologio, infrastruktura konstruado kaj mediprotekto, kaj plifortigi kunlaboron en emerĝantaj industrioj kiel transformiĝo de energio, cifereca ekonomio, artefarita inteligenteco kaj verdaj mineraloj.

Xi diris ankaŭ, ke ili konsentis, ke Ĉinio kaj Brazilo devas plu strikte kunlabori ene de multflankaj mekanismoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, G20 kaj BRICS por kune trakti sekurecdefiojn en tradiciaj kaj netradiciaj kampoj kiel malsato kaj malriĉeco, regionaj konfliktoj, klimata ŝanĝiĝo, kaj reta sekureco, kaj kune fari novajn kontribuojn al monda paco kaj disvolviĝo.

Xi emfazis, ke la nuna mondo ne estas paca, kaj ankoraŭ ekzistas militoj kaj tumultoj en pluraj lokoj. La homaro estas nedividebla sekureca komunumo, nur per praktikado de komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭrigebla sekureckoncepto, ni povas trovi vojon al universala sekureco.

Lula varme bonvenigis la viziton de prezidanto Xi Jinping, dirante, ke malgraŭ ke Brazilo kaj Ĉinio estas malproksimaj, la du landoj havas similajn valorojn, ampleksajn komunajn interesojn, kaj profundan kaj solidan amikecon. Brazila-ĉina kunlaboro havas strategian signifon kaj tutmondan influon. Ĉinio estas la plej grava komerca kaj investa partnero de Brazilo, kaj ĉinaj kompanioj en Brazilo efike antaŭenigis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Brazilo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree