19a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 publikigis deklaracion
Mirinda Publikigita: 2024-11-20 03:32:33

La 19an de novembro laŭ la loka tempo en Rio-de-Ĵaneiro, fermiĝis la 19a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kaj estis publikigita la Rio-de-Ĵaneira Deklaracio. 

La deklaracio diras, ke gvidantoj de la G20 koncentriĝis por kune trakti gravajn defiojn kaj krizojn de la mondo, akceli fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj inkluzivecan ekonomian kreskon. Ili kunvenis en la naskita loko de la Daŭripova Disvolva Celo de UN kaj promesis konstrui justan mondon kaj daŭripovan planeton, lasante neniun postiĝi.

La deklaracio reasertis rolon de G20 kiel ĉefa forumo de internacia ekonomia kunlaboro kaj plue promesis subteni evoluantajn landojn por trakti mondajn krizon kaj defiojn kaj realigi daŭripovan disvolvan celon.

La deklaracio diras, ke G20 povas liveri internacian kunlaboron kaj politikan movforton urĝe bezonatajn por trakti defiojn. En 2024 ĉirkaŭ la temo “konstrui justan mondon kaj daŭripovan planeton”, la G20 metas solvon de ĉiaforma maljusteco en centron de la tagordo de la G20. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree