Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulon al la Wuzhen-Pintkunveno de la Monda Interreta Konferenco 2024 per videoligo.
Xi montris, ke nuntempe la nova rondo de scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformado rapide disvolviĝas, kaj novaj teknologioj kiel artefarita inteligenteco multe altigis la kapablon de la homoj kompreni kaj transformi la mondon, sed ankaŭ kaŭzis serion da neantaŭvideblaj riskoj kaj defioj.
Laŭ Xi, ni devus ekkompreni la ĝeneralan tendencon de cifereco, interretigo, kaj inteligentigo, rigardi novigon kiel la unuan movan forton, sekurecon kiel la malsupran postulon, kaj inkluzivecon kiel la serĉadon de valoro, akceli la antaŭenigon de noviga, sekura kaj inkluziva disvolviĝo de ciberspaco, kaj kunlabori por pli bona "cifereca estonteco".
Xi aldonis, ke Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj en la mondo por kapti la historian iniciativon pri la disvolviĝo de la informa revolucio kaj kune konstrui la komunumon kun komuna estonteco en la ciberspaco por pli bone profitigi la popolojn kaj la mondon per interreto.