La 20an de novembro la Wuzhen-Pintkunveno de la Monda Interreta Konferenco 2024 malfermiĝis en Wuzhen, Zhejiang, Ĉinio. Kun la temo “Brakumi Ciferecan Futuron Popol-Centritan kaj AI-Bonigita – Kune Konstrui Komunumon kun Komuna Sorto en Reta Spaco”, la pintkunveno altiris al si pli ol 1 800 respondeculojn de gravaj internaciaj organizaĵoj, reprezentantojn de ĉinaj kaj eksterlandaj registaraj departementoj kaj tutmonde interretaj gvidaj entreprenoj, kaj famajn fakulojn kaj esploristojn kaj amaskomunikilistojn.
Dum la ĉefa forumo estis 18 junuloj el 17 landoj kaj regionoj, kiel Ĉinio, Britio, Brazilo kaj Egiptio, kiuj ricevis atestilon de plano por tutmondaj junaj gvidantoj. Ceremonio de pensfabrike kunlabora plano de la Monda Interreta Konferenco estis lanĉita, kaj ĉ. 60 internaciaj pintaj pensfabrikoj en la tutmonda interreta kampo kune partoprenis en la plano. Ankaŭ lanĉiĝis cifereca instituto de la Monda Interreta Konferenco, kaj oni establos studokurson por transcenda plano por tutmondaj interretaj talentuloj, kun la celo konstrui internacian studan platformon por registaraj departementoj, sociaj organizaĵoj, entreprenaj administrofakoj, precipe el evoluantaj landoj.
Dum la pintkunveno fondiĝis speciala AI-komisiono de la Monda Interreta Konferenco. Kiel unua profesia kaj normalstata filio depost stariĝo de la Monda Interreta Konferenco, ĝi konstruos internacian interŝanĝan platformon de AI. Kaj krom tio okazos 24 subforumoj interalie pri iniciato de tergloba disvolvo, cifereca ekonomio, teknologia novigo kaj administrado en AI.