Dum la ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la 19-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kaj lia ŝtata vizito al Brazilo, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) subskribis kunlaborajn dokumentojn kun kvar brazilaj institucioj, Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG subskribis kontraktojn kun brazila ministro pri kulturo Margareth Menezes, ministro pri informoj de la brazila prezidentejo Paulo Pimenta, prezidanto de brazila Nacia Amaskomunikila Kompanio Lima kaj prezidanto de brazila Federacio de Agrikulturo kaj Brutaro Silva. Prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Luiz Inacio Lula kune atestis la publikigon de la listo de rezultaj dokumentoj.
ĈKG estas unu el la institucioj kun la plej granda nombro de kontraktoj subskribitaj de Ĉinio kaj Brazilo kaj ankaŭ la nura amaskomunikila unuo.