Okaze de la vojaĝo, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 19-an Pintkunvenon de Gvidantoj de G20 kaj faras ŝtatan viziton al Brazilo, en la 20a de novembro laŭ la loka tempo en Braziljo, okazis ceremonio pri elsendo de la tria sezono de la portugallingva versio de la filmo Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping, kiu estas produktita de Ĉina Komunikila Grupo. Brazila vicprezidento kaj ministro pri industrio kaj komerco, Geraldo Alckmin ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon.
La tria sezono de la portugallingva versio fokusiĝas al temoj, kiaj la komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kultura heredado kaj novigo, protektado de biologia diverseco kaj interŝanĝoj inter malsamaj civilizacioj, brile prezentas la elstaran politikan saĝon de prezidanto Xi Jinping, profundajn humanajn sentojn kaj larĝajn historiajn kaj mondajn vidpunktojn, montrante al la publiko la kulturan fundamenton de la ĉina modernigo.
Alckmin esprimis gratulon pro la elsendo de la tria sezono (la portugallingva versio) en la ĉefaj amaskomunikiloj en Brazilo. Li diris, ke Ĉinio estas unu el la plej gravaj partneroj de Brazilo. En la pasintaj 50 jaroj, la ampleksa strategia partnereco inter Brazilo kaj Ĉinio bone disvolviĝis, kunlaboro en diversaj kampoj akiris rimarkindan progreson, kaj popolaj kaj kulturaj interŝanĝoj plifortigis la amikecon inter la du popoloj.
Shen Haixiong, direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, diris en sia parolado, ke ĉi-jare estas la 50-a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, prezidanto Xi kaj prezidento Lula interŝanĝis gratulmesaĝojn kaj proponis doni al la ĉina-brazilaj rilatoj novan epokan signifon el nova deirpunkto kaj kune antaŭenigi konstruadon de komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Brazilo. La filmo zorgeme elektas klasikajn citaĵojn cititajn el la gravaj paroladoj, artikoloj kaj interparoloj de prezidanto Xi Jinping por montri vastajn kaj profundajn sciojn de la ĉina civilizacio kaj disvolvan koncepton de Ĉinio en la nova epoko, kaj helpos la brazilan popolon kompreni elstaran politikan saĝon kaj profundan historian kaj kulturan klerecon de prezidanto Xi Jinping.
Ekde la 19a de novembro, diskoniga video de la filmo estis montrata sur ekranoj de lokaj gvidosignaj konstruaĵoj kaj tiuj laŭlonge de la vojo de Braziljo kaj Internacia Flughaveno al la urbocentro.