Okaze de la vojaĝo, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 19an Pintkunvenon de Gvidantoj de G20 kaj faras ŝtatan viziton al Brazilo, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj Brazila Nacia Amaskomunikila Kompanio kune merkrede gastigis la kulturajn interŝanĝojn por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo en Braziljo.
Brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva sendis gratulleteron al la okazaĵo, dirante, ke la okazaĵo havas grandan signifon kaj plifirmigos la multjaran kulturan ponton inter la du landoj. Ĉinio estas grava ekonomia kaj komerca partnero de Brazilo, kaj la brazila flanko esperas plu profundigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, permesi pli vastajn interŝanĝojn de la riĉaj kaj buntaj tradicioj kaj kulturoj de la du landoj, kaj plifortigi reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du landoj kaj la du popoloj.
Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG Shen Haixiong diris, ke Ĉinio kaj Brazilo estas "bonaj amikoj, kiuj kunhavas la samajn celojn, kaj bonaj partneroj antaŭeniras man-en-mane." Kiel mondklasa nova ĉefa mediato, ĈKG engaĝiĝis antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kaj interpopolajn ligojn inter Ĉinio kaj Brazilo. ĈKG volas kunlabori kun amikoj el ĉiuj kampoj en Brazilo por daŭre profundigi kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Brazilo, kune antaŭenigi ĉina-brazilan ampleksan strategian partnerecon al nova alteco kaj helpi la rilatojn inter Ĉinio kaj Brazilo eniri al la sekvaj "oraj 50 jaroj".