Lin Jian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke Ĉinio volas labori kun Brazilo por kontinue riĉigi epokan enhavon de la rilatoj kun Brazilo, firme defendi veran plurflankismon, komune eligi la fortan voĉon de la nova epoko, ke ni volas disvolviĝon, ne malriĉecon, ni volas kunlaboron ne kontraŭstaron, kaj ni volas justecon ne hegenomiismon.
Tiutage en regula gazetara konferenco, demandite pri detaloj kaj rezultoj de la vizito de prezidanto Xi Jinping al Brazilo kaj perspektivoj pri estonta disvolvo de la dulandaj rilatoj laŭ Ĉinio, Lin diris, ke dum la vizito de prezidanto Xi, la dulandaj ŝtatestroj anoncis leviĝon de la dulandaj rilatoj al komunumo kun komuna estonteco por pli justa mondo kaj pli daŭripova planedo, kaj samtempan sinergion de la iniciato de komuna konstruado de Zono kaj Vojo kaj brazila disvolva strategio. Laŭ lin, prezidanto Xi montris, ke la venonta jaro markos la 10-an datrevenon de la oficiala funkciado de Forumo de Ĉinio kaj Komunumo de Landoj Latinamerikaj kaj Karibaj (KLLK), kaj Ĉinio volas labori kun Brazilo kaj aliaj latinamerikaj landoj antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj landoj latinamerikaj kaj karibaj sur novan ŝtuparon.