"Tiu ĉi estas la historia momento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo" "La du flankoj subskribis pli ol 30 kunlaborajn interkonsentojn" "La rilatoj inter la du landoj komencis sekvajn orajn 50 jarojn" … La internacia publiko donis altan atenton al la ŝtata vizito fare de ĉina prezidanto Xi Jinping al Brazilo. Kiel la granda lando de la orienta hemisfero kaj la granda lando de la okcidenta hemisfero, Ĉinio kaj Brazilo bonvenigas la 50-an datrevenon de la starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, ankaŭ la gravan okazon levi la rilatojn al nova alteco.
En la interparolo en la 20-a de novembro, la dulandaj ŝtatestroj atingis novajn strategiajn komunajn konojn pri estonta disvolvo de la dulandaj rilatoj, inter kiuj la plej grava estas, ke ili kune decidis levi la rilatojn al "man-en-mana konstruado de komunumo kun komuna estonteco por pli justa mondo kaj pli daŭripova planedo", kaj samtempe laŭlinigi la iniciaton de komuna konstruado de Zono kaj Vojo kun brazila disvolva strategio.
En la nuna mondo, situacioj rapide evoluas, novaj defioj kaj novaj ŝanĝoj aperadas unuj post aliaj kaj "Tutmonda Sudo" amase leviĝas. Kiel du gravaj fortoj de "Tutmonda Sudo", Ĉinio kaj Brazilo same rigardas rapidigon de ekonomia disvolvo kaj plibonigon de vivo de popolo kiel gravajn celojn. Ĉe la nova elirpunkto de levo de la dulandaj rilatoj, kiel Ĉinio kaj Brazilo komencis la sekvajn "orajn 50 jarojn" rajdante sur vento kaj ondoj?
Prezidanto Xi donis la kvar proponojn pri la estontaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo: "esti kune en estonto", "komune disvolviĝi", "dividi respondecon" kaj "dividi ĝojojn kaj malĝojojn", kiuj kovras profundigon de strategia reciproka fido, disvolvon de sinergio de strategioj, protekton de monda paco kaj justeco kaj konstruadon de komunumo kun komuna estonteco, direktas konstruadon de komumuno de Ĉinio kaj Brazilo kun komuna estonteco kaj riĉigas enhavon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo en la nova epoko. Prezidento Luiz Inacio Lula da Silva opinias, ke la vizito de prezidanto Xi komencis historian novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj.
La rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, la gvidŝafoj de evoluantaj landoj, frue estas pli vastaj ol la dulanda kategorio kaj ludas pozitivan akcelan rolon por plibonigi la mondan administradon. Homoj havas motivon kredi, ke ju pli proksime Ĉinio kaj Brazilo staras kune, des pli multe estas garantiitaj komunaj interesoj de "Tutmonda Sudo" kaj des pli forte estas protektata la monda paco kaj disvolvo. Pasinte 50 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo nun troviĝas en la plej bona historia periodo, kaj ĉe la nova startpunkto, la "oraj kunlaborantoj" havos komunan estontecon, sukcesigos unu la alian kaj man-en-mane konstruos pli belan mondon.