Okazis kunveno por fondo de la faka komitato pri artefarita intelekto de la Monda Interreta Konferenco la 20-an de novembro en urbeto Wuzhen, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio.
La faka komitato pri artefarita intelekto estas la unua profesia kaj regula branĉo de la Monda Interreta Konferenco, kaj ĝi kolektas aŭtoritatajn specialistojn kaj fakulojn el internaciaj organizoj, famaj pensfabrikoj, scienc-esploraj akademioj, fakaj asocioj kaj industriaj rondoj sur la kampo de artefarita intelekto.