De la 13a ĝis 23a de novembro la ĉina prezidanto Xi Jinping invitite veturis al Peruo por partopreni en la 31-a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj fari oficialan viziton al Peruo, kaj poste aliris al Brazilo por ĉeesti al la 19-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kaj fari ŝtatan viziton al Brazilo. Post la vojaĝo Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, konigis al kunvojaĝantaj raportistoj la staton de la vojaĝo.
Dum la 11 tagoj prezidanto Xi veturis pli ol 40 mil kilometrojn, transpasis la orientan kaj okcidentan bordojn de la sudamerika kontinento, partoprenis proksimume 40 duflankajn aktivecojn, ĉeestis subskribadon ĉe pli ol 60 kunlaboraj dokumentoj. Li kaj renkontiĝis kun malnovaj amikoj kaj konatiĝis kun novaj amikoj; kaj faris strategian kontaktadon kaj profundigis praktikan kunlaboron; kaj antaŭenigis sanan kaj stabilan disvolviĝadon de rilatoj inter potencaj landoj kaj kondukis la Tutmondan Sudon al unuiĝo kaj memfortiĝo, kaj ĉio ĉi disetendis por Ĉinio novan spacon de altkvalita disvolvo kaj altnivela malfermo, riĉigis novan praktikon por formi homan sortkomunumon, kaj malfermis novajn perspektivojn de Ĉinio en la nova epoko.
Pri tiu ĉi vojaĝo de Xi Jinping enlandaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj donis grandan atenton kaj faris intensan raportadon. Solidareco, kunlaboro, disvolvo kaj sortkomunumo fariĝis oftege uzataj vortoj. Estis ĝenerale opiniate, ke la signifo de tiu ĉi vojaĝo de Xi Jinping al Latinameriko estas neordinara kaj profunde influa, kaj pro tio en Latinameriko leviĝis “entuziasmo pri Ĉinio” kaj la rigardo de la mondo direktis sin al Ĉinio. Ĉe la homara historia vojkruciĝo prezidanto Xi ankoraŭfoje donis eksplicitan signalon firme protektantan plurflankismon, kaj tio montras al la mondo, ke Ĉinio estas justa, senpartia kaj respondeca.