Ĉinio publikigis projekton de gvidaj principoj por la landa datuma infrastruktura konstruado, inkluzive de levo de sia interreta normo de 5G al 5G-A kaj antaŭenigo de esploro, disvolvo kaj novigo rilata al 6G.
Ĉinio ekvilibrigos aranĝon de internaciaj komunikaj pordoj tra siaj regionoj orienta, centra kaj okcidenta, kaj plivastigos internaciajn submarajn kaj terajn kablajn informajn kanalojn. Ankaŭ satelita interreto, kiu integras spacajn kaj surterajn instalaĵojn, estos establita laŭ dokumento publikigita de la Nacia Datuma Buroo vendrede.