Frumatene de la 24a de novembro, post prokrasto je pli ol 30 horoj, fermiĝis la Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN en Bakuo. Estro de ĉina delegacio, vicministro pri ekologio kaj medio Zhao Yingmin ĉeestis la fermiĝon kaj faris parolon. Konsilisto de la delegacio kaj ĉina speciala sendito pri klimata ŝanĝiĝo Liu Zhenmin ĉeestis la fermiĝon.
Post dusemajna peniga intertraktado, la konferenco aprobis pli ol 20 decidojn pri efektivigo de “Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo de UN”, “Kiota Protokolo” kaj ”Pariza Interkonsento”, kaj atingis aron da ekvilibraj atingoj nomatan “Solida Kontrakto pri Klimato de Bakuo” kaj precipe atingis financan celon kaj koncernan aranĝon pri klimato post 2025. Estis difinita la celo, ke en 2035 evoluintaj landoj atingu almenaŭ 300 miliardojn da usonaj dolaroj ĉiujare kaj kolektu almenaŭ 1,3 duilionojn da usonaj dolaroj ĉiujare por subteni evoluantajn landojn en klimata agado.
Ĉina delegacio ĉiuflanke partoprenis en la intertraktado kaj interkonsiliĝo pri ĉiuj temoj kaj ludis konstruivan kaj gvidan rolon por sukcesigi la konferencon. La delegacio okazigis serion da flanksesioj kaj ĉiuflanke diskonigis la pensojn de Xi Jinping pri ekologia civilizacio kaj parolis ĉinajn rakontojn en klimata ŝanĝiĝo, kio estis vaste aprobata de ĉiuj partioj.
Ĉinio alvokis persisti en multflankismo kaj garantii nemalprogreson de la agado surbaze de Pariza Interkonsento laŭ la principo “komuna sed distinga respondeco”.