Sabate estro de Nacia Forstokultura kaj Stepa Administracio Guan Zhiou diris, ke ĝis la jarfino de 2023, la kovrado de arbaro de Ĉinio superis 25%, la rezerva volumeno de arbaro superis 20 miliardojn da kubmetroj kaj la jara karbonputa kapacito superis 1,2 miliardojn da tunoj. La areo de forsto okupas la unuan lokon en la mondo kaj Ĉinio estas la lando kun plej alta verdigo de la mondo.
En la Monda Konferenco de Forsta Industrio 2024 okazinta en Nanning de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, Guan diris, ke la totala produktvaloro de arbara kaj stepa industrio de Ĉinio superis 9 duilionojn da juanoj kaj Ĉinio estas la plej granda komercanto, produktanto kaj konsumanto de ĉefaj forstaj produktoj en la mondo.