Eldonita araba versio de diskursoj de Xi pri ĉina modernigo
Qiujieming Publikigita: 2024-11-25 20:33:33

La arablingva versio de libro de diskursoj pri ĉina modernigo de prezidanto Xi Jinping estis publikigita de la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo.

La libro kolektas serion da gravaj diskursoj de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, de novembro 2012 ĝis oktobro 2023.

La araba versio kaj la antaŭe eldonitaj anglaj, francaj kaj rusaj versioj de la libro helpos eksterlandajn legantojn akiri pli profundajn sciojn pri la teoria sistemo kaj praktikaj postuloj de ĉina modernigo, kaj estas tre gravaj por plifortigi la komprenon de la internacia komunumo pri komuna klopodo por modernigo.

La libro estis kompilita kaj tradukita de la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree