Ĉina komerca ekspozicio starigas kunlaboran platformon por ĉinaj kaj fiĝiaj entreprenoj
Yu Publikigita: 2024-11-25 20:17:33

La Komerca Ekspozicio de la Ĉina Popola Respubliko en Fiĝioj 2024 okazis de ĵaŭdo ĝis dimanĉo en la ĉefurbo Suvo, liverante platformon por kunlaboro kaj komunikado inter ĉinaj kaj fiĝiaj entreprenoj.

Ĉi tiu ekspozicio okazis ĉe la areno Vodafone en Suvo, okupante areon de proksimume 1 600 kvadrataj metroj.

Pli ol 30 ĉinaj kompanioj elmontris siajn plej novajn produktojn, teknologiojn kaj servojn en diversaj kampoj, inkluzive de infrastruktura konstruado, aŭtomobilo, renovigebla energio, universala maŝinaro, elektronika komunikado, elektra ekipaĵo kaj akvokulturo.

En la ekspozicio, la fungokultiva budo de la Ĉina-Fiĝia Juncao-Teknika Demonstra Centro allogis multajn lokajn vizitantojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree