Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde diris, ke Ĉinio daŭre faros pragmatajn agojn por certigi stabilajn kaj senbarajn tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn.
Li faris la rimarkojn dum ĉeesto al la simpozio kun reprezentantoj de entreprenoj kaj organizoj partoprenantaj en la venonta dua Ĉina Internacia Provizĉena Ekspozicio.