Ĉinio enorbitigis du altdifinajn radarajn satelitojn
Yu Publikigita: 2024-11-25 17:12:48

Ĉinio sendis al la kosmo du altdifinajn radarajn satelitojn de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio lunde.

La raketo Changzheng-2C, portanta la du satelitojn Siwei Gaojing-2 03 kaj 04, ĵetiĝis matene je 7:39 kaj sukcese sendis ilin en la destinitan orbiton.

La satelitoj, evoluigitaj de Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknologia Korporacio, estas ekipitaj per altprecizaj laŭgrade vicaj radaroj, kiuj povas liveri tutajn, ĉiaveterajn, altdifinajn radarbildojn, servantajn al la kampoj de naturaj resursoj, urba sekureco, krizokaza administrado kaj maraj aferoj.

Changzheng-2C estas likvokarburaĵa raketo de normala temperaturo, evoluigita de Ĉina Akademio pri Portoraketa Teknologio. Ĝi estas uzata ĉefe por ĵeti malaltorbitajn kaj sunsinkronajn orbitajn satelitojn, kaj povas plenumi taskojn ĉe ĉiuj tri ĉinaj lanĉejoj en Xichang, Jiuquan kaj Taiyuan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree