Ĉina ministro pri eksteraj aferoj renkontiĝis kun luksemburgia vicĉefministro
Yu Publikigita: 2024-11-25 20:28:57

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi lunde interparolis en Pekino kun vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj kaj ekstera komerco de Luksemburgio, Xavier Bettel.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la dulandaj rilatoj atingis longtempan kaj stabilan disvolviĝon de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol 50 jaroj.

Wang diris, ke la ĉina flanko alte taksas la pozitivan kaj praktikan politikon de Luksemburgio al Ĉinio, kaj volas labori kun Luksemburgio por plifirmigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi komplementecon, krei novajn punktojn de kreskado por kunlaboro de verda disvolvado, pliigi interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenpuŝi pluan progreson en duflankaj rilatoj.

Wang rimarkigis, ke la venonta jaro markas la 50an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU. Li diris, ke Ĉinio kaj EU estas partneroj, sed ne rivaloj. Li esprimis la esperon, ke EU persistos en sia strategia memstareco. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Luksemburgio por antaŭenigi daŭran kaj sanan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Bettel diris, ke Luksemburgio firme persistas en la principo de unu Ĉinio kaj atendas pli striktan kunlaboron kun Ĉinio. Kiel unu el la fondmembroj de EU, Luksemburgio volas plibonigi la reciprokan konfidon inter EU kaj Ĉinio kaj akceli ilian partnerecon.

Bettel rimarkigis, ke Ĉinio estas grava lando fidinda. Li esprimis la esperon, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en paco kaj stabileco de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree