Xi renkontiĝis kun samoa ĉefministro
Qiujieming Publikigita: 2024-11-26 21:00:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde en Pekino renkontiĝis kun Fiame Naomi Mata'afa, ĉefministro de Samoo, kiu estis en Ĉinio por oficiala vizito.

Xi diris, ke Samoo estas inter la unua grupo de insulaj landoj de Pacifiko, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ preskaŭ 50 jaroj, la du landoj konservis tradician amikecon, ĉiam respektante unu la alian, traktante unu la alian kiel egalulojn, kaj praktikante kungajnan kunlaboron.

Xi emfazis, ke Ĉinio sekvas la principon de “kvar plenaj respektoj” por pacifikaj insul-landoj, kaj ne aldonas politikajn kondiĉojn dum la helpo al pacifikaj insul-landoj, nek trudas sian volon al aliaj, nek skribas “blankajn ĉekojn” .

Xi diris, ke Ĉinio volas preni sian helpon al pacifikaj insul-landoj en plibonigo de la kapablo respondi al klimata ŝanĝiĝo kiel prioritaton de kunlaboro, antaŭenigi la plenan kaj efikan efektivigon de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Pariza Interkonsento, subteni la principon de komunaj sed diferencaj respondecoj, kaj protekti justecon kaj komunajn interesojn de la Tutmonda Sudo kaj kune konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Fiame diris, ke sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio faris grandajn disvolvajn atingojn kaj donis ekzemplon por landoj en la Tutmonda Sudo, kaj ke Samoo volas lerni la ĉinan modernigon, precipe la spertojn de prezidanto Xi en ŝtata regado kiel redukto de malriĉeco kaj verda evoluado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree