La 2a Ĉina Internacia Provizĉena Ekspozicio malfermiĝis en Pekino
Yu Publikigita: 2024-11-26 16:48:03

Marde en Pekino inaŭguriĝis la dua Ĉina Internacia Provizĉena Ekspozicio, la unua nacinivela ekspozicio de la mondo fokusiĝanta al provizaj ĉenoj. La ekspozicio disponigas ampleksan platformon por komerca partneriĝo kaj investaj ŝancoj, faciligante kunlaboron tra diversaj industrioj.

Kun la temo "Konektiĝo de la Mondo por Komuna Estonteco", ĉi-jara ekspozicio emfazas la interkonekteblecon de provizaj ĉenoj per la aranĝo de budoj kaj ekspoziciaj zonoj, amplekse elmontrante ŝlosilajn procezojn tra la tuta provizĉeno, de supre ĝis malsupre.

Multaj ekspoziciantoj montras siajn produktojn kune kun supraj kaj malsupraj partneroj, reliefigante siajn kunlaborajn klopodojn en la ekspozicio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree