Xi renkontiĝis kun Lee Hsien Loong en Pekino
Qiujieming Publikigita: 2024-11-26 21:11:12

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde en Pekino renkontiĝis kun Lee Hsien Loong, altranga ministro de Singapuro.

Xi positive taksis la rimarkindajn atingojn akiritajn de Singapuro sub la gvidado de Lee Hsien Loong dum la oficperiodo kiel ĉefministro, kaj lian longdaŭran zorgon kaj subtenon al ĉina-singapura kunlaboro.

Xi diris, ke la venonta jaro markas la 35an datrevenon de la starigo de  diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj la du flankoj devas striktigi altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi la disvolvan strategian komunikadon, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, alporti pli da avantaĝoj al la du landoj kaj iliaj popoloj, kaj fari pli grandajn kontribuojn al regionaj paco kaj prospero.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio volas labori kun Singapuro por praktiki veran multflankismon, konformiĝi al la tendenco de ekonomia tutmondiĝo, protekti internacian justecon, rezisti grupan konfrontiĝon kaj dividon, kaj konstrui azian komunumon kun komuna estonteco.

Lee Hsien Loong diris, ke Singapuro daŭre sin devontigos al profundigo de kunlaboro kun Ĉinio kaj aktive partoprenos en la procezo de ĉina modernigo. Sub la nuna kompleksa internacia situacio, ĉiuj landoj devas teni longtempan vizion, aliĝi al multflankismo, sin dediĉi al unuiĝo kaj kunlaboro, kaj kune respondi al riskoj kaj defioj por pli bone profitigi la popolon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree