Kroata fakulo: Ĉina vizolibera politiko antaŭenigas turismon
Yu Publikigita: 2024-11-26 17:42:53

La decido de la ĉina registaro plivastigi sian vizoliberan politikon al naŭ pliaj landoj, inkluzive de Kroatio, estis varme akceptita de Damir Kresic, administra direktoro de la Kroatia Instituto pri Turismo.

Parolante al la novaĵ-agentejo Xinhua lunde, Kresic priskribis la movon kiel "certe bonan novaĵon", kiu instigos pli da kroataj kaj eŭropaj vojaĝantoj viziti Ĉinion.

"Mi pensas, ke ĉiu vizolibera politiko helpas la turisman disvolviĝon, precipe sur internacia nivelo, do certe estas bona novaĵo", diris Kresic el Instituto pri Turismo en Zagred, kiu okupiĝas speciale pri turisma esploro konsultiĝa servo.

Ĉinio vendrede anoncis, ke ordinaraj pasportposedantoj el naŭ pliaj landoj -- Bulgario, Rumanio, Kroatio, Montenegro, Nord-Makedonio, Malto, Estonio, Latvio kaj Japanio -- ĝuos senvizan eniron por unujara provo ekde la 30a de novembro, 2024. Tio pliigas la totalan nombron de landoj permesitaj por senviza aliro al Ĉinio ĝis 38.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree