china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Huanglong, unu el mondaj naturaj heredaĵoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-11-11 17:38:51

Tio estas Jiuzhaigou, honore titolita kiel. En la jaro 1992, Jiuzhaigou estis metata en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj.

Por lokaj tibetanoj, tie troviĝas ilia mirakla monto kaj sankta akvo kaj monto, akvo, arbaro kaj ŝtonoj en Jiuzhaigou estas donacitaj de dio. Tibeta fraŭlino Yiman Nahong diris, ke de infanaĝo ŝi estas edukata al atentema zorgo pri lokaĵoj.

"Ni tibetanoj kredas je animismo kaj lokaj monto, akvo kaj arboj estas donacitaj de dio. La homaro devas protekti ilin, sed ne rompi ilin. Maljunuloj diris al siaj infanoj, ke ili ne purigu vestojn en rivero aŭ kontaktu malpuraĵojn."

Yiman Nahong kaj aliaj tibetanoj ankoraŭ vivas en la pejzaĝo Jiuzhaigou. Ili per ĉie videblaj koloraj sutraj flagoj, lamaaj temploj kaj mani-ŝtonoj transsendas dense tibetan etoson al turistoj. Ili, fervoraj kaj gastamaj, estas alia pejzaĝo en Jiuzhaigou. Por turistoj, engastiĝo en familio de tibetanoj, trinko de sekala vino kaj apreco de dura kaj senĝena kantado kaj dancado de tibetanoj estas granda ĝuo.

Nun ni daŭrigu nian veturadon al pejzaĝo Huanglong kaj plue migru en la paradizo de la homa mondo. La distanco inter Huanglong kaj Jiuzhaigou estas 130 kilometroj. Same kiel Jiuzhaigou, en la jaro 1992, la pejzaĝo Huanglong estis metata en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj.

En Huanglong oni devas apreci akvon de monto-zenito al valo. En valo troviĝas hele flava travertino sur tera surfaco longa je preskaŭ 4 kilometroj kaj ĝi kvazaŭ orkolora drako, serpentas tra originalaj arbaro kaj neĝmontoj. Sur la travertino estas pli ol 3 000 basenoj kaj ili same kiel ŝtupar-kampoj aspektas pli ĉarmaj kiam ĝi estas lumigata de sunbrilo. Meze de ili la basenaro en pleja alto kun 700 etaj basenoj titoliĝas kiel "kolora baseno" kaj tiuj etaj basenoj estas kolororiĉaj sub sunbrilo kaj estas rigardataj kiel esenco de la pejzaĝo Huanglong.

Karaj retlegantoj, antaŭ fino de la hodiaŭa programero pri konkurso de turismaj scioj "Ĉarmo de Sichuan", ni ripetu la du demandojn menciitajn je la komenco de ĉifoja programero: Ĉu la pejzaĝo Jiuzhaigou tiel titoliĝas pro 9 tibetaj vilaĝoj en si? Ĉu pejzaĝoj Jiuzhaigou kaj Huanglong estas metitaj en katalogon de mondaj naturaj heredaĵoj?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040