china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fondinto de Qing-dinastio Nurhaĉu
(GMT+08:00) 2008-12-12 16:57:51

En la ĉina feŭda historio longa je pli ol 2 000 jaroj, la centra reĝimo estis regata plejparte de la nacieco Han, nur estas du esceptoj, interalie, unu estas la dinastio Qing fondita en 1644 de la nordorienta nomada nacieco Manĉuro. La dinastio Qing, kiel reĝimo de nacimalplimulto, finfine unuecigis Ĉinion, kio ne disigeblis de la elstara merito de Nurhaĉu, la fondinto de la reĝimo.

En la basenoj de la riveroj Heilongjiang kaj Songhua, nordorienta Ĉinio, vivis nomada nacieco Nuzhen. En la 16-a jarcento, Nurhaĉu unuecigis la naciecon Nuzhen, poste lia filo donis al Nuzhen alian nomon: manĉuro. Antaŭ ol Nurhaĉu fondis reĝimon, Nuzhen troviĝis en sklava socio. En tiu tempo, la feŭda socio en la internaj lokoj de Ĉinio evoluintis pli ol mil jarojn.

En la jaro 1559 Nurhaĉu naskiĝis en nobela familio de la nacieco Nuzhen, en nordoriento. Liaj avo kaj patro ambaŭ estis generaloj de la centra reĝimo de la dinastio Ming, por defendi la nordorienton. Kiam li aĝis 10 jarojn, lia patrino mortis, li do loĝis ĉe sia boavo. Plenkreskinte li faris negocadon en aliaj lokoj, pro tio li konis multajn lokojn kaj sciis multe. Li ankaŭ vaste amikiĝis, ellernis la lingvojn mongolan kaj han-an, ŝatis legi ĉinajn klasikajn verkojn pri milita strategio, kiaj "Pri tri regnoj" kaj "Ĉe akvorando", el tiuj verkoj li lernis militajn strategion kaj taktikojn, poste li aliĝis al la armeo de la dinastio Ming, faris plurajn meritojn en militado kaj estis alte taksata.

Tamen post nelonge, instigite de alia nobelo de Nuzhen, la armeo de la dinastio Ming mismortigis liajn avon kaj patron. Indignigite li postulis la imperiestron de la dinastio Ming venĝi lian patron; tamen la imperiestro tion ignoris. En la jaro 1583, Nurhaĉu organizis propran armeon por unuecigi la tribojn de la nacieco Nuzhen. Li alprenis serion da rimedoj pro tio, ke lia potenco estis malforta. Unuflanke, li aktive allogis la reĝimojn de triboj de la najbaraj mongol- kaj kore-naciecoj, kaj samtempe tenis la subalternecajn rilatojn al la dinastio Ming; inter diversaj sektoj de la nacieco Nuzhen li praktikis taktikon amikiĝi kun malproksimaj kaj ataki proksimajn. Pro ĉio ĉi lia potenco rapide fortiĝis. Post 30 jaroj da militado, li finis la longtempajn splitiĝon kaj separatistajn reĝimojn; la tuta nordoriento de Ĉinio estis sub lia regado.

En militado li komencis fondi sendependan reĝimon. Imitante al la internaj lokoj, li ŝanĝis la nomadan tradicion de la nacieco Nuzhen, kuraĝigis minekspluatadon, ferfandadon, ekspluatadon de virga tero, bredadon de silkraŭpo, kultivadon kaj similajn, kio akcelis la ekonomian disvolviĝon de Nuzhen. Pasintece Nuzhen havis nur parolan lingvon sed ne skriban. Li kreigis la manĉuran lingvon, propran al Nuzhen, kombininte la mongolan lingvon kaj la parolan lingvon de Nuzhen. Krome, li ankaŭ fondis kompletajn instituciojn pri diskutado de administrado, proceso kaj juĝo. La kondiĉoj maturiĝis, li do aranĝis solenan ceremonion pri fondo de ŝtato kaj titolis sian ŝtaton per "Granda Jin", kiun en la ĉina historio oni nomis "Posta Jin".

Fondinte la propran reĝimon, li ĝisfunde sin liberigis el la subalternecaj rilatoj al la dinastio Ming kaj grandskale atakis la dinastion por kapti regpotencon en la internaj lokoj. Okazis intensa militado inter la du flankoj. En 1622 Nurhaĉu konkeris sinsekve 40 urbojn kaj lia potenco etendiĝis de la nordoriento al la internaj lokoj. Samtempe kun tio, li pli kaj pli firmigis kaj perfektigis konstruadon de ŝtata regpotenco, praktikis pozitivajn politikojn pri agroj kaj impostoj, kaj li estis aprobata de kamparanoj.

En 1626 li gvidis siajn trupojn por konkeri la dinastion Ming; li estis obstine rezistata en la milito. Liaj trupoj estis serioze vunditaj. Tio estis la plej serioza malsukceso por li en militado. Ne longe poste li mortis pro malsano je la aĝo de 68 jaroj.

Nurhaĉu militadis pli ol 40 jarojn kaj fondis sian kapablan armeon. En militado li emfazis venkon per inteligenteco kaj plurfoje donis famajn ekzemplojn, en kiuj li venkis fortan malamikon per sia neforta armeo kaj gvidante malmulte da soldatoj venkis plimultajn malamikojn. Li fondis ŝtaton kaj kompleton da sistemoj, kio rapidigis kreskadon kaj potenciĝadon de la nomada nacieco en sklava socio. Post lia morto lia filo tenis plu la kronon kaj titolis la ŝtaton Qing. En 1644 la reĝimo Qing anstataŭis la reĝimon de la dinastio Ming kaj translokigis sian ĉefurbon al Pekino; malfermiĝis alia epoko de disvolviĝo de la ĉina feŭda socio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040