Vizitu Forumon

Raporteto de Paul Boulet

(GMT+08:00) 2015-07-20 09:49:29     Redaktoro:Li Lu

Ĉiurilate bonega estas la ekpenso dediĉi al la "Zamenhofa Tempo" kolekton da esperantaj studaĵoj kaj inaŭguri tiun kolekton per broŝuro okaze de la 60a datreveno de la unua Universala Kongreso de Esperanto.

Efektive, necesas memorigi la jarojn, kiuj, post longa periodo da provoj kaj hezitoj, konis tre gravan disvastigon de la genia ellaboraĵo de Doktoro L.L. Zamenhof. En la esperantista mondo, entuziasmo kaj preskaŭ mistiko signis tiun periodon, dank' al eminentaj kaj tre agemaj pioniroj en la plimulto de la nacioj.

La plej impona kaj okulfrapa manifestacio de tiu spiritstato estas la unua Universala Kongreso de Esperanto, organizita en Boulogne-sur-Mer (Francujo) en aŭgusto 1905, de la komitato de la loka esperantista grupo, tiam prezidata de la senkompara propagandisto Advokato Alfred Michaux [miŝo], kies sekretario mi havis la honoron fariĝi. Nuntempe, mi verŝajne estas la unika postvivanto el la membroj de tiu komitato. Kiel tia, oni petis al mi la verkadon de tiu Antaŭparolo.

La Kongreso de Boulogne-sur-Mer antaŭe estis grandzorge preparita. Jam plurajn monatojn antaŭ la Kongreso, la urbo estis vere "esperantigita". Speciala kurso estis rezervita al la komercistoj kaj ties helpantoj, por ebligi la montradon, ĉe la fenestregoj dum la Kongreso, de la etikedo "Oni parolas Esperanton". Krome, la esperantista standardo elektita de la loka grupo kaj post propono de Doktoro Zamenhof, oficialigota de la Kongreso, la 9an de aŭgusto 1905, kiel standardon de la esperantista movado, estis flirtigita en la ĉefaj stratoj de la urbo, antaŭ la malfermo de la Kongreso. Tiamaniere, alvenante al Boulogne, la gesamideanoj de la tutmondo ricevis la impreson eniri la veran ĉefurbon de "Esperantujo"!

Plie, antaŭ la Kongreso, mi verkis, por la estontaj gekongresanoj, la "Kongresa Libro—Boulogne-sur-Mer—1905", kiu, krom diversaj poezioj de D-ro Zamenhof, enhavis tri partojn:

•Gvidlibro de la urbo Boulogne por helpi la gekongresanoj dum la vizito de la urbo,

•Frazlibro franca-esperanta por faciligi la konversaciojn kun Boulogne'anoj, kiuj ne sufiĉe parolis Esperanton,

•Multaj komercaj kaj industriaj anoncoj por firmaoj de Boulogne.

Tiu libro estas nun netrovebla en la librejoj, eĉ esperantistaj!

"La kongreso okazis meze de ĉenerala entuziamo,

en vere emociiga kaj kortuŝa etoso"

La Kongreso malfermiĝis sub la efektiva prezidado de Doktoro Zamenhof. Dum la unua kunsido, la akcepto al Doktoro Zamenhof kaj al lia admirinda parolado estis preskaŭ freneziga. Tiam ĉiuj gekongresanoj leviĝis kaj unuanime kantis la esperantistan himnon "La Espero" (poezio de D-ro Zamenhof, muziko de Félicien de Ménil). Ankaŭ ĉiuj aliaj kunsidoj tutkongresaj aŭ fakaj okazis en vere emociiga kaj kortuŝa etoso. Mi devas speciale mencii la kunsidon, dum kiu estis aprobita la "Deklaracio pri la Esenco de Esperantismo", proponita de Doktoro Zamenhof kaj kiu, laŭ liaj propraj vortoj, devis "difini klare la principojn, kiujn por la bono de nia afero ĉiu esperantisto devas observi, por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam tute konsente kaj ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko".

Mi ne povas ne memorigi, ke dum la Kongreso religiaj diservoj de pluraj kredoj okazis en Boulogne, dum kiuj oni aŭdis esperantlingvajn predikadojn.

Memorigindaj estas ankaŭ la granda bankedo prezidita de l' Urbestro de Boulogne kaj la belega balo, en kiu partoprenis granda nombro da gesamideanoj, kun naciaj kaj regionaj vestaĵoj. La spektaklo de tiu balo rememorigis la "Babelan Turon", sed ĉiuj diversnaciaj loĝantoj de tiu elvoko kompreniĝis facile... dank' al Esperanto!

Ankaŭ la muzikaj kaj teatraj vesperoj — pri kies organizado mi persone zorgis — ricevis grandan sukceson, precipe la esperantlingva prezentado de komedio de la fama franca klasikulo Molière [moljer]: "La Edziĝo Kontraŭvola", ludita, en teatraj vestaĵoj, de dek neprofesiaj roluloj de naŭ diversaj landoj (mi rolis kiel Sganarelle). Tiu elstara prezento ricevis ampleksan aprobon kaj profunde impresis ĉefe la ĵurnalistojn, kiuj ĉeestis ĝin.

Mi devas ankaŭ memorigi, ke la Kongreso finiĝis per vizito al la kvar francaj kaj anglaj havenoj de Boulogne, Folkestone, Dover kaj Calais; la gekongresanojn veturigis speciala marŝipo, ĉe kies ĉefmasto flirtis — unuafoje sur ŝipo — la esperantista standardo.

Unuvorte, la Kongreso de Boulogne okazis meze de ĝenerala entuziasmo. Inter la memoraĵoj de mia longa vivo, ĝi postlasis neforgeseblan impreson. La urbo Boulogne plej prave iniciatis eternigi tiun memorindan eventon, donante la nomon "Doktoro Zamenhof" al unu el siaj publikaj placoj, proksime de la hejmo de Alfred Michaux, kie loĝis, dum la Kongreso, Doktoro kaj Sinjorino Zamenhof.

Mi tre ĝojas, ke la aperigo de tiu ĉi broŝuro ebligis al mi mallonge revivigi antaŭ la novaj generacioj de esperantistoj tiujn prestiĝajn momentojn de la internacia esperantista movado de antaŭ pli ol duon-jarcento!

Kiel konkludo de tiu Antaŭparolo, mi opinias nepre necese citi la sekvantajn liniojn skribitajn de Doktoro Zamenhof dum la Unua Kongreso:

"Kion disigis ne unu miljaro,

Tion kunigis Bulonjo ĉe l' Maro."

Paul Boulet,

Sekretario de la Organiza Komitato

de la unua Universala Kongreso de Esperanto,

Boulogne-sur-Mer (aŭgusto 1905),

Aŭgusto 1965.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto