Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (1)

(GMT+08:00) 2015-07-27 14:07:27     Redaktoro:Pluveta


Karaj aŭskultantoj sekve de salutparolo de Mark Fettes, prezidanto de UEA, ni komencis nian specialan programeron pri la 100a Universala Kongreso de Esperanto.

Dimanĉe matene laŭ la loka tempo, solene inaŭguriĝis la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, Francio. Prezidanto de UEA Mark Fettes prezidis la inaŭguron.

100 jaroj pasis ekde la 1a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum 100 jaroj, Universala Kongreso festis ĉiujare escepte de la periodo de la mondaj militoj, ĉijare ni revenas kaj renkontiĝas en Lillo, proksima al la unua kongresa urbo Bulonjo-ĉe-Maro. De la 1a ĝis la 100a kongreso, tio estas granda paŝo, en kiu ni ĉiuj antaŭenigas efektivigon de nia internacia lingvo kaj altigas ĝian kapablon por interkomprenigi homojn de la tuta mondo.

Sekve Xavier Dewidehem, prezidanto de la LKK dankas al ĉiuj kongresanoj pro ilia aliĝo. Li diris, ke Esperanto dekomence respektas diferencojn, kaj tio estas tasko de ni ĉiuj, kun respondeco antaŭenigi tiun ideon. Li ankaŭ proponis al kongresanoj dum la semajno memori, kunfesti kaj malfermi.

Karaj aŭskultantoj nun ni finu la unuan parton de la raporto pri la inaŭguro de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto