Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (2)

(GMT+08:00) 2015-07-28 16:36:05     Redaktoro:Pluveta


Karaj aŭskultantoj nun estas nia speciala programero pri la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Hieraŭ ni elsendis la unuan parton de la raporto pri la inaŭguro de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Hodiaŭ ni daŭrigu la raporton.

Zaleski Zamenhof kaj lia filino, familiainoj de kreinto Ludovik Lazaro Zamenhof, venis al la inaŭguro. Li diris, ke la ideo de Esperanto estas nature ligita al la paco, ĝia internacia komunikado kreas ligon inter homoj diversdevenaj kaj tio estas ĝia kont ribuo al la paco en la mondo.

Fine Mark Fettes, prezidanto de UEA faris paroladon pri la kulturo de Esperanto. Li menciis dum la parolado, ke iam ni pensis pri la kulturo kiel ŝipo, kiu navigas inter havenoj de la nacia kulturo. Homoj sur la ŝipo ĝenerale naskiĝas kaj kreskas kaj antaŭenigas alproksimiĝon inter kulturoj.

Karaj aŭskultantoj nun ni finu la raporton pri la inaŭguro de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto