Vizitu Forumon

Renkontiĝo de aŭskultantoj dum 100a UK

(GMT+08:00) 2015-07-29 10:18:14     Redaktoro:Pluveta


Karaj aŭskultantoj nun estas nia speciala programero pri la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Hodiaŭ ni raportas renkontiĝon de aŭskultantoj dum la kongreso.

Laŭ tradicio dum la Universala Kongreso de Esperanto, aŭskultantoj renkontiĝas por diskuti pri programeroj de Esperanto-elsendoj kaj fari siajn proponojn.

Intervjuate, Mark Fettes, prezidanto de UEA, diris, ke de multaj jaroj UEA havis solidarecon kun UN kaj Unesko. Oni ofte nomis tion agado pri eksteraj rilatoj, eble ricevi la rilatojn estas precize la plej bona maniero por malfermiĝo de la Esperanto-movado. Li esperas, ke nia radio faros multe por kultura dialogo, ĉar laŭ li estu bone se nia lingvo estus uzata por profesiaj rilatoj, ne nur por amikaj rilatoj.

Karaj aŭskultantoj, finiĝos hodiaŭa raporto pri renkontiĝo de aŭskultantoj dum 100a UK. Morgaŭ ni raportos al vi pri Tutmonda Esperanto Futbala Asocio kaj ĝia unua matĉo dum la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo. Karaj aŭskultantoj nun ni finu la raporton. Dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto