Sinjoro Prezidanto, estimataj Honoraj Gastoj, karaj geamikoj alvenintaj al Lillo el diversaj partoj de nia terglobo... "En la nomo de la familio ZAMENHOF mi salutas la Kongreson..." Tiujn samajn vortojn mi, tiam naŭjara knabeto, adresis en la jaro 1934 al la Dudeksesa Esperanto-Kongreso en Stokholmo. Hodiaŭ, naŭdekjarulo, mi ilin ripetas, salutante la Centan, la Jubilean, ĉi tie en Lillo.Cent dek jaroj pasis ekde la Unua, okazinta najbare, en Bulonjo-ĉe-Maro.
Cent dek jaroj kaj cent Universalaj Kongresoj, festoj ĉiujaraj escepte de la dek jaroj de "grandaj" militoj. Ĉar nia lingvo, niaj ideoj estas nature ligitaj al la paco, ni ja estas "pacaj batalantoj", kiuj "promesas sanktan harmonion al la mond' eterne militanta".
Fakte, neniam ankoraŭ Europo ĝuis same longedaŭran pacon. Hodiaŭ, la sepdekjaraj junuloj de tiu ĉi kontinento konas la militojn nur de rakontoj aŭ de libroj, beletraj aŭ historiaj. Tial povas fruktodone evolui la dialogo inter kulturoj pri lingvoj kaj artoj, la temo de la hodiaŭa kongreso. Kongreso, kiu por mi, la "Nepo", tamen maljunulo, eble estos la lasta kiun mi partoprenos. Tial, la taskon kaj honoron reprezenti tiuokaze la Zamenhofan familion mi transdonas al miaj filinoj, do la "Pranepinoj". Ili ambaŭ, kvankam edziniĝintaj, konservis la familian nomon. La pli aĝa, Hanna ZARUSKI-ZAMENHOF, loĝanta en Filadelfio, postvenos min en la okcidenta terglobduono, dum la pli juna, kiun mi havas la plezuron prezenti al vi ĉi tie, faros tion oriente de Atlantiko.