Fokusoj de la Semajno (Jul. 08)

(GMT+08:00) 2016-07-08 10:50:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj montenegra prezidento Filip Vujanovic interŝanĝis gratulojn merkrede por festi la 10an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Montenegro.

En sia mesaĝo al Vujanovic, Xi diris, ke Ĉinio kaj Montenegro ĝuas profundan tradician amikecon. La ĉina-montenegraj rilatoj rapide kreskis en la pasintaj 10 jaroj de post kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn. Li diris, ke li alte taksas la disvolviĝon de la ĉina-montenegraj rilatoj kaj volas labori kun Vujanovic por plu antaŭenigi la rilatojn.

Vujanovic diris en sia mesaĝo, ke Montenegro atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas kune klopodi por altigi la nivelon de duflanka kunlaboro en infrastrukturo, turismo, ekonomio, kulturo, sano kaj aliaj kampoj inter la du landoj.

Finiĝis instalado sur la monde plej granda radioteleskopo dimanĉe matene, post kiam la lasta el la 4 450 paneloj estis fiksita en la centro de la granda plado.

Levado de la lasta triangula panelo al la reflektoro, kiu estas granda kiel 30 futbalkampoj, komenciĝis je la 10a horo kaj 47 minutoj kaj daŭris ĉirkaŭ 40 minutojn. Estis mejloŝtona paŝo por la planita ekfunkcio de la teleskopo en septembro.

Ĉirkaŭ 300 homoj, inkluzive de konstruistoj, fakuloj, entuziasmuloj pri scienca fikcio kaj raportistoj, ĉeestis la instaladon en karsta valo en la gubernio Pingtang de la sudokcidenta provinco Guizhou.

Zheng Xiaonian, vicestro de la Nacia Astronomia Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke poste sciencistoj komencos provi kaj reguligi observadon de la sfera teleskopo kun kvincent-metra aperturo. Zheng diris, ke la projekto havas la potencialon serĉi pli strangajn objektojn por pli bone kompreni la originon de la universo kaj akceli la tutmondan serĉadon de ekstertera vivo. Zheng diris, ke la radioteleskopo estos la tutmonda gvidanto por la venontaj 10 ĝis 20 jaroj. Li aldonis, ke la teleskopo estos pli granda ol la observatorio Arecibo en Porto-Riko, kiu diametre larĝas 300 metrojn. Ĝi estos ankaŭ dek-oble pli sentiva ol la stirebla 100-metra teleskopo apud Bonno, Germanio.

Registara oficialulo diris, ke almenaŭ ok soldatoj estis mortigitaj kaj dek aliaj vunditaj merkrede en eksplodoj de du aŭtobomboj ekster la ĉefpordo de milita bazo en la jemena portempa ĉefurbo Adeno.

La oficialulo diris, ke la plej freŝa raporto indikas, ke ok soldatoj estis mortigitaj kaj pli ol dek aliaj vunditaj de potencaj eksplodoj de du aŭtobomboj direktitaj al la milita bazo en la adena distrikto KhorMaksar.

La du atakoj estis direktitaj al kampadejo de la specialaj trupoj Sulaban proksime al la adena flughaveno, kaj sekve okazis intensa batalo dum ĉirkaŭ unu horo.

Anonima oficiro diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke grupo da atakantoj vestitaj en uniformoj de la jemena armeo lanĉis la bone planitan atakon al la milita bazo post du sinmortigaj bombatakoj.

Vidintoj diris al Xinhua, ke helikopteroj de la aliancitaj trupoj gvidataj de Saud-Arabio intervenis kaj ŝirmis la sekurectrupojn dum la armita konflikto kun teroristaj atakantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin