Ansai, brila stelo de kulturo

(GMT+08:00) 2018-02-02 09:07:26     Redaktoro:Xiong

La 8an de januaro la unua stacio de la vizito de la franca prezidento Emmanuel Macron estis Xi'an. Inter amasoj da la bonvenigantoj en la flughaveno sin trovis tiuj, kiuj tamburante dancis, en ruĝa vatita jako kaj blanka pantalolo, kun blanka tuko ĉekape kaj ruĝa tamburo ĉetalie. Ili venis el Ansai sur la Leŭsa Altebenaĵo en la nordokcidenta Ĉinio. La ruĝa tamburo estas ja de Ansai, kun la bela nomo: "tamburoreĝo de Ĉinio" kaj "la unua tamburo de la Oriento". En Ansai, la distrikto de la urbo Yan'an, famas ne nur talitamburo, sed ankaŭ papertondado, kampista pentrarto kaj tiel plu, kiuj kune formas al Ansai la propran turismon de kulturo kaj folkloro.

En la 17a de januaro, en la vilaĝo Fengjiaying, karakterizita de apartaj kulturo kaj folkloro, en la distrikto Ansai, ni raportistoj en homamsoj vidis, ke, akompanate de la impona talitamburado kaj la akrasona suonado (suono: ĉinstila, akrasona blovinstrumento), talitamburistoj aperas sur la transe flavagrunda deklivo, unue, tri aŭ kvar, kaj poste, same kiel kaskadoj ruĝe kaj blanke koloraj, de la supro de la deklivo ruliĝas malsupren, kaj tuj kovras la deklivon. Ili forte ludas tamburojn, kaj saltante kaj dancante, kaj la ruĝaj longaj rubandoj ligitaj ĉe frapiloj de tamburoj svingiĝas supren kaj malsupren. Tiu sceno spegulas la rikolton de kampistoj kaj ties feston. Dumtempe unu sesjara knabo, ĉiukaŭita de plenkreskuloj, faras soldancon, kaj tio elvekas tondran aplaŭdadon.

Cai Ying, kadrulino de la propaganda oficejo de la distrikto Ansai, diris:

"Ĉe ni, ĉiuj, de naŭdekjaruloj ĝis infanetoj ĵus komencantaj iri, scipovas ludi talitamburon."

Ansai estas unu el la regionoj, kiu konservas al si la antikvajn kulturon kaj tradicion de la ĉina nacio. Talitamburo, papertondado, popolpentrarto, popolkanto kaj folklorprezentado, kiel kvin propraj artoj, ĝuas sian distingon kaj en la lando kaj en la mondo.

La popolkanto de Ansai, en la lastaj jaroj, furoras en diversaj lokoj de Ĉinio. Estis dek kvin kantistoj el Ansai, kiuj sursceniĝis en la fame konata rubriko "Stelluma Vojo" de la Ĉina Centra Televidstacio, kaj de tie leviĝis multaj elstaraj kantistoj kiel Wang Erni kaj Wang Jianning.

Spirito de l' partikongreso deknaŭa

Briladas ĉe miloj kaj miloj da ĉinaj loĝantoj,

Ke tiuj sin tenas je tasko nacia,

Ekmarŝas en nova epoko jen kiel gigantoj.

Tiu ĉi estas peco citita el la popola historirakonto de Ansai. Historirakontado estas unu el la gravaj formoj de la folklorprezentado en Ansai, populara, enhave varia kaj forme diversa. Tiu ĉi arta formo tre plaĉas al la lokaj homamasoj.

La papertondaĵo de Ansai estas honore nomata "viva fosilio", kaj la pentraĵo de kampistoj en Ansai estas titolata "verko de la orienta Picasso". Kaj cetere, la ĉina Ministerio de Kulturo donis al Ansai la nomojn: "origina regiono de la popoloj kulturo kaj artoj de Ĉinio, de talitamburo, de papertondaĵo, de popolkando, kaj de popolpentrado.

La kadrulino diris:

"Ĉe ni ekzistas kvin specoj de popolaj artoj. La popolaj kanto kaj folklorprezentado nun aranĝiĝis en lecionojn de muziko, la talitamburado en tiujn de sporto, kaj la papertondado kaj kampista pentrado en tiujn de desegnado, kaj tiuj artoj populariĝas jam en ĉiuj lernejoj, ekde la elementaj lernejanoj."

La raporto de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio rimarkas, ke, sen altgrade kultura memfido, sen prosperiĝo de la kulturo, nature ne ekzistus granda reviviĝo de la ĉina nacio. Ansai, unu el la plej gravaj fontoj de la ĉina kulturo, ludas pli kaj pli grandan rolon, ĉu prosperigo de siaj artoj, ĉu hered(ig)o de sia kulturo, kaj tiu rolo akcelas ankaŭ la lokan turismon kaj evoluon de ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin