Fokusoj de la Semajno (Apr. 05)

(GMT+08:00) 2019-04-04 17:17:14     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Ŝtata Konsilio, kabineto de Ĉinio, diris merkrede, ke necesas modifi leĝojn kaj subtenajn regularojn kaj politikojn por certigi la efektivigon de la leĝo pri fremda investo.

Reviziitaj projektoj de leĝo pri administracia licenco, leĝo pri fabrikmarkoj, leĝo pri konstruado kaj leĝo pri elektronika subskribo estis adoptitaj merkrede en la administra kunveno de la ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la kunveno ankaŭ decidis prezenti la projektojn al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, por ekzameno. Sugestoj pri revizioj inkluzivas aldoni la principon de "nediskriminacio" en administracian licencon, evidente pliigi kompenson por malobeo al ekskluzivaj rajtoj pri uzo de markoj, kaj redukti la aproban tempon de peticioj pri licenco de kvalifikita konstruo.

En la lasta monato, la Nacia Popola Kongreso aprobis leĝon pri fremda investo, gravan leĝdonon, kiu liveros pli fortan protekton kaj pli bonan komercan medion por fremdaj investantoj. La leĝo estos valida ekde la 1a de januaro 2020.

Zimbabva ministro pri informo Monica Mutsvangwa diris marde, ke la nombro de mortintoj ligitaj kun la ciklono Idai kreskis ĝis 268 en Zimbabvo. La nombro de mortintoj inkluzivas la kadavrojn, kiuj laŭdire flosis al najbara Mozambiko kaj estis entombigitaj tie. Li aldonis, ke la registaro daŭrigos la klopodojn de serĉado kaj savado.

La 15an de marto, la ciklono Idai eniris Zimbabvon kaj trafis kelkajn orientajn provincojn de la lando. Inundoj kaj terlavangoj estigitaj de la ciklono kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj.

La ĉina registaro jam anoncis liveri urĝan humanitaran helpon al Zimbabvo. Ankaŭ Usono, Britio, la Eŭropa Unio, la Monda Nutraĵa Programo kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj promesis doni urĝajn helpojn al la lando.

La Araba Ligo okazigis la 30an Pintkunvenon dimanĉe en Tunizo. Deklaro publikigita en la kunveno esprimis firman oponon kontraŭ la pozicio de Usono pri Jerusalemo kaj la siria teritorio Golan-Altaĵo.

Ŝtataj estroj, registaraj ĉefoj aŭ reprezentantoj el 21 membroj de la Araba Ligo ĉeestis la unu-tagan kunvenon. La deklaro diris, ke la palestina demando estas la kerna demando por la arabaj landoj; la decido de Usono pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo estas senvalida kaj kontraŭleĝa, kaj la arabaj landoj firme oponas la usonan decidon. La deklaro diris, ke Orient-Jerusalemo estas la ĉefurbo de la palestina ŝtato, kaj ĉiuj partioj ne devas preni agojn, kiuj povas ŝanĝi la leĝan statuson kaj politikan atribuon de Jerusalemo.

La deklaro alvokis, ke la arabaj landoj klopodu plu por rekomenci pacan intertraktadon, kaj fini la intertraktadon en la difinita tempo surbaze de fondo de la palestina ŝtato laŭ landlimoj de la jaro 1967 kaj kun Jerusalemo kiel la ĉefurbo. La deklaro urĝis la internacian komunumon efektivigi ĉiujn rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj petis ĉiujn landojn ne transloki siajn ambasadorejojn en Israelo al Jerusalemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin