Novaĵoj (Oktobro 10)

(GMT+08:00) 2019-10-10 16:29:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun pakistana ĉefministro; Fermiĝis la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Imran Khan. Xi asertis, ke estas unika la ĉiavetera strategia partnereco de kunlaboro inter Ĉinio kaj Pakistano. Kia ajn internacia kaj regiona situacio ŝanĝiĝos, la ĉina-pakistana amikeco ĉiam estos firma kaj forta kaj la duflanka kunlaboro ĉiam estos vigla kaj antaŭenira.

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam prioritatigas la duflankajn rilatojn en sia diplomatio kun periferiaj landoj, firme subtenas Pakistanon pri ĝiaj demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj volas kune kun Pakistano klopodi por fortigi strategian kunordigon kaj pragmatan kunlaboron, kaj establi pli striktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko. Xi aldonis, ke Ĉinio aprezas kaj subtenas klopodojn de Pakistano por batalo kontraŭ terorismo, kaj la du landoj devas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kadre de la Unuiĝintaj Nacioj, Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj multflankaj mekanismoj kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la regiono.

Imran esprimis varman gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke Ĉinio estas pakistana partnero de ĉiavetera strategia kunlaboro kaj la amikeco inter la du popoloj estas firma. Pakistano volas plifortigi interŝanĝon, kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio, antaŭenigi konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro, daŭrigi antiterorisman agadon kaj konservi pacon laj stabilecon.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede okazigis gazetaran konferencon. Vicministro pri eksterlandaj aferoj Luo Zhaohui informis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun hinda ĉefministro Narendra Modi kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo, kaj respondis ĉi-rilatajn demandojn.

Luo diris, ke tio estos la refoja vizito de ĉina prezidanto al Nepalo post 23 jaroj, kaj la vizito aldonos novan energion por disvolvado de rilatoj kun Hindio kaj Nepalo, starigos novan platformon por akceli reciprokan fidon inter popoloj de la regiono kaj kontribuos al paco kaj prospero de la mondo.

Luo diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas evoluantaj landoj, kaj ĉiu el ili havas pli ol 1 000 milionojn da loĝantoj. Kunlaboro inter la du landoj povas akceli ilian disvolviĝon kaj ankaŭ antaŭenigi mondan multpolusiĝon kaj ekonomian tutmondiĝon kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj. Li diris ankaŭ, ke Nepalo estas amika najbaro de Ĉinio kaj ankaŭ ĝia grava partnero en antaŭenigo de kunlaboro de la Zono kaj Vojo en Sud-Azio. La vizito de Xi certe havos historian influon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis kun sia salomana paralelulo Manasseh Sogavare en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Salomonoj oficiale establis diplomatiajn rilatojn, kio konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, aldonas novan ĉapitron al la dulandaj rilatoj, forte akcelas komunan disvolvadon de la du landoj, kaj utilas al la packonservo kaj prospero de landoj en la regiono. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, estas egal-rajtaj, kaj subtenas klopodojn de Salomonoj por disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de popola vivteno.

Sogavare diris, ke Salomonoj aktive partoprenos en la konstruado de la Zono kaj Vojo, lernos disvolvan sperton de Ĉinio, antaŭenigos kunlaboron en komerco, investo, agrikulturo, fiŝado, infrastruktura konstruado, edukado kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj akcelos la Sud-Sudan Kunlaboron surbaze de egaleco, reciproka profito kaj respekto.

Ĉina plej alta leĝdonanto Li Zhanshu merkrede alvokis homojn el ĉiuj rondoj en Ĉinio kaj Rusio kunigi manojn kaj fari novajn kontribuojn al disvolvado de duflankaj rilatoj en la nova epoko.

Li faris la rimarkojn, kiam Li ĉeestis akcepton festantan la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio kaj la Ĉina-Rusa Amikeca Asocio en la Granda Popola Halo en Pekino. Parolante pri la dulandaj rilatoj kaj amikeco inter la du popoloj, Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la ĉina-rusaj rilatoj fariĝis modelo de reciproka konfido kaj kunordigo inter ĉefaj landoj kaj inter najbaraj landoj, kaj injektis pozitivan energion por protekti mondan pacon kaj internacian ordon.

Merkrede vespere okazis la ferma ceremonio de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019 en Yanqing, distrikto en nordokcidenta parto de Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la ceremonion.

Li diris, ke la pekina ekspozicio sub la titolo "Verda Vivo, Bela Hejmo" estis interesa kaj fruktodona. Aliĝis al ĝi 110 landoj kaj internaciaj organizoj kaj pli ol 120 neoficialaj ĉeestantoj, kio starigis novan rekordon de plej multaj partoprenantoj en la historio de la ekspozicio. Ĝi estis ankaŭ grandioza kunveno pri teknika novigo kaj sperto de naturo. Multaj pioniraj fruktoj de hortikultura tekniko sin montris al la ekspozicio, kio prezentis brilan estontecon de la utiligo de verda tekniko. Ĉirkaŭ dek milionoj da vizitantoj el la tuta mondo spertis reciprokan akcelon de medio kaj disvolvado, kaj ĝuis harmonion inter homo kaj naturo.

Li aldonis, ke Ĉinio rapidigos ŝanĝon de sia disvolva maniero, donos plenan ludadon al rolo de novigado kiel la ĉefa motoro de disvolvado, akcelos nutradon de nova kineta energio kaj verdan disvolviĝon, antaŭenpuŝos decidan batalon kontraŭ poluado, kaj plibonigos vivmedion. Ĉinio aktive plenumos artikolojn de la Pariza Interkonsento pri Klimaŝanĝigo surbaze de la principo de komuna sed distinga respondeco, kaj laŭ sia kapablo helpos al aliaj evoluantaj landoj disvolvi verdan ekonomion kaj realigi daŭripovan disvolviĝon.

Oficejo de la ĉina nacia kontraŭterorisma gvidgrupo merkrede esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon kontraŭ la usona decido aldoni ĉinajn entojn inkluzive de policaj departementoj en Xinjiang en ĝian "Liston de Entoj".

La oficejo diris en deklaro, ke ĝi urĝas la usonan flankon tuj korekti la eraran praktikon, retiri la malĝustan decidon kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

La deklaro diris, ke la rimedoj prenitaj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono por batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo celas elimini ilian reproduktejon kaj tute konformas al ĉinaj leĝoj kaj internacia praktiko. Ĝi diris, ke la polico en Xinjiang laŭleĝe plenumis sian devon, efike retenis terorismajn agadojn, kaj defendis socian stabilecon kaj sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de homoj.

La oficejo diris, ke la usona agado severe subfosis leĝplenumajn kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du landoj. La deklaro akcentis, ke la oficejo postulas, ke la usona flanko forĵetu duoblan normon en antiterorismaj demandoj, ĉesu fari nerespondecajn rimarkojn pri Xinjiang kaj haltigu fihelpon kaj subtenon al terorismaj fortoj ligitaj kun "Orient-Turkestano".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin