Novaĵoj (Decembro 12)

(GMT+08:00) 2019-12-12 16:09:49     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio urĝas Usonon plenumi devojn pri nuklea malarmado; Ĉina delegacio alvokis kunan traktadon de klimatŝanĝiĝo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio merkrede urĝis Usonon serioze plenumi siajn specialajn devojn pri nuklea malarmado kaj plu redukti sian grandan nuklean arsenalon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en gazetara konferenco, ke kiel la lando kun la plej granda kaj plej progresinta nuklea arsenalo de la mondo, Usono devas serioze plenumi siajn specialajn devojn pri nuklea malarmado, respondi al la alvoko de Rusio pri pluvalidigo de la Nova Traktato pri Redukto de Strategiaj Armiloj, plue tranĉi sian grandan nuklean arsenalon, kaj krei kondiĉojn por ke aliaj nukleaj landoj aliĝu al la multflankaj intertraktadoj pri nuklea malarmado.

Hua diris tion responde al rimarkoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo en komuna gazetara konferenco kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, ke disvolviĝo de portoraketaj sistemoj jam superpaŝis la misilojn, bombaviadilojn kaj submarŝipojn, kaj aliaj partioj kiel Ĉinio bezonas esti alportitaj al pli vasta diskuto pri armila regado.

Hua reasertis la pozicion de Ĉinio, ke ĝi havas nenian intencon aliĝi al la intertraktado de tiel nomata ĉina-usona-rusa triflanka interkonsento pri armila regado. Ŝi diris, ke Ĉinio firme oponas, ke Usono prenas Ĉinion kiel ekskuzon por eviti kaj movi siajn respondecojn pri nuklea malarmado. Ŝi alvokis Usonon haltigi sian negativan agon malhelpi mondan strategian ekvilibron kaj stabilecon, ĉesi sensaci pri konkursado kaj konfrontiĝo inter grandaj landoj, tuj reveni al la ĝusta vojo de multflankeco kaj serioze protekti la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo kaj la aŭtoritaton kaj efikon de la nuna leĝa sistemo pri armila regado kaj nuklea ne-disvastigo.

Ĉinio merkrede diris, ke la nuna senelirejo de la Apelacia Instanco de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) donos la plej severan baton al la multflanka komerca sistemo de post la fondiĝo de la organizo en 1995.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en regula gazetara konferenco, ke bedaŭrinde, la Apelacia Instanco de la MOK fariĝis alia viktimo de unuflankeco kaj protektismo de Usono. Ŝi diris, ke la internacia komunumo devas subteni egalecon kaj justecon kaj ne devas lasi unuopajn landojn aŭ individuojn fari tion, kion ili volas, kaj ke Ĉinio opinias, ke ĝiaj zorgoj estas kunhavataj de la granda plimulto de la internacia komunumo.

Hua diris, ke Usono nun agas arbitre, obstrukcante koncernajn procezojn kaj paralizante la Apelacian Instancon, kio reflektas la malfortecon de la multflanka komerca sistemo. Ĉinio volas labori kun membroj de la MOK, kiuj havas la komunan celon daŭrigi plu trakti la defiojn, kiujn alfrontas la Apelacia Instanco.

La MOK ne plu povos ekzameni decidojn pri disputoj inter landoj ĉar ĝia Apelacia Instanco ne havas sufiĉajn juĝistojn ekde merkredo.

La Apelacia Instanco, konsiderata kiel la supera tribunalo de la MOK, devas havi sep juĝistojn. Almenaŭ tri membroj estas bezonataj por juĝi apelacion. Ĉar la oficperiodo de du el la restantaj tri juĝistoj finiĝis en la 10a de decembro kaj Usono blokis la nomumon de novaj juĝistoj, la Apelacia Instanco ne povos juĝi novajn disputojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede anoncis, ke ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong faros oficialajn amikajn vizitojn al Lesoto, Kenjo kaj Sejŝeloj de la 12a ĝis la 21a de decembro laŭ invito de la registaroj de la tri landoj.

Hua diris, ke dum la restado en Kenjo, Wang ĉeestos la malferman ceremonion de vartransporta servo de la unua fazo de la norma fervojo inter Najbrobio kaj Malabo kiel la speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

En la 25a Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo okazanta en Madrido, Hispanio, reprezentantoj de diversaj landoj konsiliĝis pri iuj nesolvitaj demandoj. Estro de la ĉina delegacio, vicministro pri ekologio kaj medio Zhao Yingmin merkrede alvokis en sia parolado en la altnivela kunveno, ke ĉiuj partioj kune traktu la klimatŝanĝiĝo kaj fokusiĝu al ekfektivigo.

Zhao diris, ke klimatŝanĝiĝo rilatas al la estonteco de la homaro kaj bezonas kunan traktadon de ĉiuj landoj. Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj firme efektivigos la Parizan Interkonsenton kaj kune protektos multflankismon. Li diris, ke nun la Pariza Interkonsento eniros en efektivigan periodon en 2020 kaj mankas sufiĉa subteno al evoluantaj landoj. La subtenado liverita de evoluintaj landoj devas esti akordigita kun la agforto de evoluantaj landoj. Evoluintaj landoj devas efektive fortigi praktikadon, fortigi novan kaj ekstran subtenon surbaze de publika kapitalo kaj altigi travideblecon de kapitaloj.

Ĉina sendito merkrede vokis al Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) iri vid-alvide kaj rekomenci dialogon kaj kontakton kiel eble plej frue.

Ĉina konstanta reprezentanto al la UN, Zhang Jun, faris la vokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri la Korea Duoninsulo. Zhang diris, ke ekde 2018, estis pozitivaj ŝanĝiĝoj en la situacio sur la Korea Duoninsulo kaj la demando de la duoninsulo estis revenigita al la ĝusta vojo al solvado per dialogo. Lastatempe la situacio en la Korea Duoninsulo ŝanĝiĝis, kio kaŭzis denovan streĉecon inter la KDPR kaj Usono, kaj portis la situacion de la duoninsulo al alia krizokaza vojkruciĝo.

Zhang diris, ke la KDPR prenis serion da pozitivaj iniciatoj pri sennukleigo, sed ĝiaj laŭleĝaj zorgoj kaj aspiroj rilate sekurecon kaj disvolviĝon ne ricevis tian atenton, kiu kongruas kun ĝia klopodo, nek estis responditaj. Li akcentis, ke tio estas la grava kialo malantaŭ la nuna senelirejo en dialogo kaj streĉeco de la situacio.

Merkrede en Pekino okazis la Sud-Suda Homrajta Forumo 2019. Membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ Huang Kunming ĉeestis la forumon kaj faris teman prelegon.

Li diris, ke respekti kaj garantii la homajn rajtojn estas grava frukto de civilizacia progreso de la homaro kaj ĉiama strebo de la ĉinaj partio kaj registaro. La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam prenas la feliĉon de la popolo sian konstantan mision kaj la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj ĉiam rigardas protekton de la popolaj interesoj kiel bazon.

Al la forumo ĉeestis pli ol 300 altrangaj oficistoj, specialistoj, ambasadoroj kaj diplomatoj el pli ol 80 landoj, UN kaj aliaj internaciaj organizoj.

Irano, Rusio kaj Turkio merkrede adoptis komunan deklaron pri Sirio en la 14a Astana Intertrtaktado en Nur-Sultano, Kazaĥio.

La deklaro diris, ke Irano, Rusio kaj Turkio, kiel garantianto-landoj de la astana aranĝo, konfirmis sian konstantan promeson pri la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Sirio.

La tri garantianto-landoj malakceptis ĉiujn kontraŭleĝajn aŭtonomajn iniciatojn sub la preteksto de batalo kontraŭ terorismo, kaj esprimis sian rezolutecon rezisti separismajn planojn, kiuj subfosas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Sirio kaj minacas la nacian sekurecon de najbaraj landoj.

La tri landoj esprimis siajn zorgojn pri la pliiĝantaj terorismaj agadoj en la siria provinco Idlib, dirante, ke ili detale ekzamenis la situacion en la konflikt-mildiga regiono de Idlib kaj emfazis la neceson starigi trankvilon en la regiono. La tri landoj diris ankaŭ, ke ili plu kunlaboros por forigi teroristajn grupojn en Sirio, inkluzive de la Islama Ŝtato, Al-Nusra-Fronto, kaj aliaj terorismaj grupoj difinitaj de la UN.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin